Alka Yagnik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1966 (58-jaraĝa) en Kolkato |
Lingvoj | hindia |
Ŝtataneco | Barato |
Alma mater | Modern High School for Girls |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto • komponisto • filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.alkayagnik.co.in/ |
Alka Yagnik (angle Alka Yagnik, hindie अलका याज्ञनिक, n. la 20-an de marto 1966, Kolkato, Okcident-Bengalio, Barato) estas (kune kun Lata Mangeshkar kaj Asha Bhosle) unu el la plej famaj sonreproduktadaj kantistinoj (playback kantistinoj) el la hinda kinoarto (Bollywood).
Ŝi ricevis rekordan nombron de filmpremioj, interalie la Filmfare Award for Best Female VoiceOver (kune kun Asha Bhosle). Ambaŭ gajnis tiun premion sep fojojn. Ŝi estis dufoje gajninto de la Nacia Kino-premio, samkiel de pluraj aliaj muzikpremioj.
Ŝi registris kantojn por pli ol 1000 hindaj filmoj [1] kaj kantis pli ol 2000 kantojn en pli ol 20 lingvoj de Barato: krom en la hinda, ankaŭ ekzemple en la bengala, panĝaba, marata, telugua, tamila, bojpura kaj la malajala.
Ŝi estis tre populara en la 1990-aj jaroj. Ŝi ofte kantis duetojn kune kun la kantistoj Udit Narayan kaj Kumar Sanu.
Vidu ankaŭ
Oficialaj ligiloj
Oficiala retejo Arkivigite je 2021-02-18 per la retarkivo Wayback Machine de Alka Yagnik
(en) Alka Yagnik - kategorio de bildoj, filmetoj aŭ muziko en la Krea Komunaĵo
Referencoj
- ↑ «Alka Yagnik». IMDB. Retrieved 2011-08-09.