Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alismacoj
Sagittaria sagittifolia
Sagittaria sagittifolia
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: alismaloj Alismatales
Familio: alismacoj Alismataceae
Vent. [1]
alismo Alisma
L.
Mapo de Alismataceae distribuo.
Mapo de Alismataceae distribuo.
Mapo de Alismataceae distribuo.
Aliaj Vikimediaj projektoj

La alismacoj[2] (latine Alismataceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo alismaloj (Alismatales). Ĝi enhavas 120 speciojn[1],[3]. La ordo nomiĝas laŭ sia tipa genro alismo[2] (latine Alisma).

Priskribo

La alismacoj estas plurjaraj herbecaj akvoplantoj kun bazaj folioj kaj regulformaj trinombraj floroj. La floroformulo estas Ka3Ko3A6 aŭ ∞G6 aŭ ∞ ovario supre staranta. Alismacoj estas insekte polenataj.

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (2 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

  • Angiospermae - angiospermoj
    • Alismatales R.Br. ex Bercht. & J.Presl - alismaloj
      • Alismataceae Vent. - alismacoj
        • Albidella Pichon - albidelo*
        • Alisma L. - alismo[2]
        • Astonia S.W.L. Jacobs - astonio
        • Baldellia Parl. - baldelio
        • Burnatia Micheli in A. DC. & C. de Candolle - burnatio
        • Butomopsis Kunth - butomopso
        • Caldesia Parl. - kaldezio
        • Damasonium - damasonio
        • Echinodorus Rich. - ekinodoro
        • Helanthium (Benth. & Hook. f.) Engelm. ex J.G. Sm. - helantio*
        • Hydrocleys Rich. - hidrokleido
        • Limnocharis Bonpl. - limnokarito
        • Limnophyton Miq. - limnofito
        • Luronium Raf. - luronio
        • Ranalisma Stapf - ranalismo
        • Sagittaria L. - sagitario[5]
        • Wiesneria Micheli - visnerio
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Galerio

Eksteraj ligiloj

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.