Rue d'AllemagneAllemagne, nuna stacio Jaurès

Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo listigas la metrostaciojn de la Metroo de Parizo, kies nomoj estis ŝanĝitaj post ties malfermo.

Ĝeneralaĵoj

El la 302 stacioj[1] de la Metroo de Parizo, 50 ŝanĝis sian nomon iam ajn, kelkaj plurajn fojojn. La kialoj de ĉi tiuj ŝanĝoj estas multoblaj, kiuj iras de deziro simpligi la uzatajn nomojn al politikaj decidoj.[2]

Kvin stacioj ŝanĝis nomojn sekve al la kunfandiĝo de du antaŭaj stacioj:

  • Marcadet (linio 4) kaj Poissonniers (linio 12) fariĝis en 1931 la stacio Marcadet - Poissonniers;
  • Aubervilliers (linio 2) kaj Boulevard de la Villette (linio 7) fariĝis en 1942 la stacio Aubervilliers - Boulevard de la Villette (alinomita en 1946 Stalingrad);
  • Montparnasse (linioj 4 kaj 12) kaj Bienvenüe (linio 6 kaj eksa linio 14, fariĝinta linio 13 en 1976) fariĝis en 1942 la stacio Montparnasse - Bienvenüe;
  • Marbeuf (linio 1) kaj Rond-point des Champs-Élysées (linio 9) fariĝis en 1942 la stacio Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées (alinomita en 1946 Franklin D. Roosevelt);
  • Martin Nadaud kaj Gambetta (linio 3) kunfandiĝis en Gambetta (linioj 3 kaj 3bis) en 1969.

En aŭgusto 1914, en la komenco de la Unua mondmilito, Strato d'Allemagne estis alinomita Avenuo Jean-Jaurès (honore al Jean Jaurès murdita la antaŭan monaton) kaj Strato de Berlin alinomita Strato de Liège (honore al la rezisto de la fuortoj de Lieĝo). La stacio Rue d'AllemagneAllemagne fariĝis Jaurès kaj Berlin fariĝis Liège.

Post la Dua mondmilito, inter 1945 kaj 1948, pluraj stacioj estis alinomitaj por honorigi la memoron pri rezistantaj batalantoj, aliancanoj aŭ bataloj:

Listo

Dato Malnova nomo Nova nomo Linio Notoj
15-a de oktobro 1907 Avenue de Suffren Rue de Sèvres Nuna stacio Sèvres - Lecourbe
15-a de oktobro 1907 Boulevard Barbès Barbès - Rochechouart
15-a de oktobro 1907 Place Mazas Pont d'Austerlitz Nuna stacio Quai de la Rapée
15-a de oktobro 1907 Rue Saint-Denis Réaumur - Sébastopol
1912 Marcadet Marcadet - Balagny Sur linio B de Nord-Sud; Nuna stacio Guy Môquet
novembro 1913 La Motte-Picquet La Motte-Picquet - Grenelle
novembro 1913 Rue de Sèvres Sèvres - Lecourbe
15-a de novembro 1913 Vaugirard Saint-Placide Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacio Vaugirard de Nord-Sud, situanta en la 15-a arondismento de Parizo
aŭgusto 1914 Rue d'Allemagne
Allemagne
Jaurès Kadre de la eksplodo de la Unua mondmilito, la nomo estis ŝanĝita al "Jaurès", honore al politikisto Jean Jaurès, murdita kelkajn tagojn pli frue. La samnoma strato Rue d'Allemagne estis alinomita laŭ la sama logiko.
2-a de aŭgusto 1914 Berlin Liège La nomo Berlin (Berlino) estis ŝanĝita post la deklaro de milito fare de Germanio, favore al Liège, honore al la belga urbo Lieĝo kaptita kelkajn tagojn pli frue de la germana armeo.
1-a de junio 1916 Pont d'Austerlitz Quai de la Rapée
27-a de majo 1920 Alma George V
15-a de majo 1921 Wilhem Église d'Auteuil La nomo Wilhem povus elvoki la germanan imperiestron Vilhelmo la 2-a, kio estis maltrankviliga en la postmilita kunteksto.
1923 Sèvres - Croix-Rouge Sèvres - Babylone Sur linio A de Nord-Sud
1926 Caumartin Havre - Caumartin
1-a de novembro 1926 Pont Notre-Dame Pont Notre-Dame - Pont au Change Nuna stacio Châtelet
15-a de oktobro 1930 Gare d'Orléans Gare d'Orléans - Austerlitz Nuna stacio Gare d'Austerlitz
5-a de majo 1931 Boulevard Saint-Denis Strasbourg - Saint-Denis
5-a de majo 1931 Reuilly Reuilly - Diderot
20-a de majo 1931 Champs-Élysées Champs-Élysées - Clemenceau
25-a de aŭgusto 1931 Marcadet Marcadet - Poissonniers Kunfandiĝo kun la stacio Poissonniers de linio 12
25-a de aŭgusto 1931 Poissonniers Marcadet - Poissonniers Kunfandiĝo kun la stacio Marcadet de linio 4
12-a de januaro 1932 Saint-Sébastien Saint-Sébastien - Froissart
30-a de junio 1933 Avenue du Maine Bienvenüe Nuna stacio Montparnasse - Bienvenüe, alinomita omaĝe al la kreinto de la Pariza metroo Fulgence Bienvenüe.
15-a de aprilo 1934 Pont Notre-Dame - Pont au Change Châtelet La nomo "Pont au Change" ankoraŭ aperas sur la kaheloj de la kajoj
1-a de marto 1937 Saint-Mandé Picpus
1-a de marto 1937 Commerce Avenue Émile Zola Alinomita profite al la nova stacio Commerce malfermita sur linio 8
26-a de aprilo 1937 Tourelle Saint-Mandé - Tourelle Nuna stacio Saint-Mandé
12-a de julio 1939 Charenton Dugommier Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la novaj stacioj sur linio 8 tiam konstruata kaj priservontaj komunumon Charenton-le-Pont
6-a de oktobro 1942 Aubervilliers Aubervilliers - Boulevard de la Villette Kunfandiĝo kun la stacio Boulevard de la Villette de linio 7
Nuna stacio Stalingrad
6-a de oktobro 1942 Boulevard de la Villette Aubervilliers - Boulevard de la Villette Kunfandiĝo kun la stacio Aubervilliers de linio 2
Nuna stacio Stalingrad
6-a de oktobro 1942 Bienvenüe Montparnasse - Bienvenüe Kunfandiĝo kun la stacio Montparnasse de linioj 4 kaj 12
6-a de oktobro 1942 Montparnasse Montparnasse - Bienvenüe Kunfandiĝo kun la stacio Bienvenüe de linioj 6 kaj 13
6-a de oktobro 1942 Marbeuf Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées Kunfandiĝo kun la stacio Rond-point des Champs-Élysées (linio 9)
Nuna stacio Franklin D. Roosevelt
6-a de oktobro 1942 Rond-point des Champs-Élysées Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées Kunfandiĝo kun la stacio Marbeuf (linio 1)
Nuna stacio Franklin D. Roosevelt
14-a de julio 1945 Beaugrenelle Charles Michels
19-a de aŭgusto 1945 Combat Colonel Fabien
15-a de oktobro 1945 Petits Ménages Corentin Celton
27-a de januaro 1946 Marcadet - Balagny Guy Môquet
10-a de februaro 1946 Aubervilliers - Boulevard de la Villette Stalingrad
10-a de februaro 1946 Lancry Jacques Bonsergent
10-a de februaro 1946 Pont de Flandres Corentin Cariou
1-a de majo 1946 Vallier Louise Michel
11-a de majo 1946 Torcy Marx Dormoy
30-a de oktobro 1946 Marbeuf - Rond-point des Champs-Élysées Franklin D. Roosevelt
25-a de majo 1948 Obligado Argentine
18-a de junio 1949 Grenelle Bir-Hakeim
21-a de junio 1953 Gare de l'Est Gare de l'Est - Verdun
1970 Étoile Charles de Gaulle - Étoile Alinomita samtempe kun la samnoma placo
13-a de septembro 1970 Bagnolet Alexandre Dumas Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacioj situantaj sur la plilongigo de linio 3 al la komunumo Bagnolet
1979 Gare d'Orléans - Austerlitz Gare d'Austerlitz
17-a de februaro 1988 Cluny Cluny - La Sorbonne
1989 Louvre Louvre - Rivoli Enkadre de la kreado de "Granda Luvro", la ĉefa enirejo al Luvro estis translokigita al la stacio Palais Royal. Ambaŭ stacioj estis do alinomitaj por signali la novan aliron al la muzeo
1989 Palais Royal Palais Royal - Musée du Louvre Vd supre
30-a de junio 1989 Chambre des Députés Assemblée Nationale La nomo Chambre des Députés (Ĉambro de deputitoj) fariĝis anakronisma, la institucio alinomiĝis Nacia Asembleo kiam fondiĝis la 5-a Respubliko
1-a de decembro 1990 Pont-Neuf Pont-Neuf - La Monnaie Nomo kompletigita, la "Hôtel de la Monnaie" (monfarejo) situante kontraŭ la stacio, trans la Sejno
1996 Maisons-Alfort - École Vétérinaire École Vétérinaire de Maisons-Alfort
1997 Grande Arche de la Défense La Défense Grande Arche Nuna stacio La Défense
25-a de majo 1998 Saint-Denis - Basilique Basilique de Saint-Denis
1-a de septembro 1998 Rue des Boulets - Rue de Montreuil Rue des Boulets Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacioj situantaj en komunumo Montreuil
1-a de septembro 1998 Rue Montmartre Grands Boulevards Alinomita por ĉesigi la konfuzon de turistoj, kiuj pensis, ke la stacio priservas Montmartre
1-a de septembro 1998 Saint-Maur Rue Saint-Maur Alinomita por eviti ĉian konfuzon kun la stacidomo Saint-Maur - Créteil situanta sur linio de RER A
16-a de julio 2002 Saint-Mandé - Tourelle Saint-Mandé
8-a de marto 2007 Pierre Curie Pierre et Marie Curie Alinomita samtempe kun la samnoma strato pro la seksa egaleco
14-a de junio 2008 Gabriel Péri - Asnières - Gennevilliers Gabriel Péri Plilongigo de la linio al Les Courtilles

Notoj

  1. La nombro de 302 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncas 303 staciojn kaj ne 302 en 2013.
  2. Maunier, Joséphine. Pourquoi les stations de métro changent (parfois) de nom ? (france). Ouest-France (9 julio 2020).

Vidu ankaŭ

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste des stations du métro parisien ayant changé de nom en la franca Vikipedio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.