Alila klorido
alila klorido
Plata kemia strukturo de la Alila klorido
alila klorido
Tridimensia kemia strukturo de la Alila klorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kloropropeno
  • Kloropropileno
  • Metilvinilo
Kemia formulo
C3H5Cl
CAS-numero-kodo107-05-1
ChemSpider kodo13836674
PubChem-kodo7850
Merck Index15,280
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora, brulema, toksa likvaĵo kun tranĉa malagrabla odoro
Molmaso76,523 g·mol-1
Denseco0,938g cm−3[1]
Fandpunkto−134,5 °C
Bolpunkto44 °C
Refrakta indico 1,4154
Ekflama temperaturo−31 °C
Memsparka temperaturo390 °C (fermita ujo)
SolveblecoAkvo:3,6 g/L
Mortiga dozo (LD50)700 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR11 R20/21/22 R36/37/38 R40 R40 R48/20 R68 R50
SekurecoS2 S16 S25 S26 S36/37 S46 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH225, H301, H301, H302, H311, H312, H315, H318, H319, H331, H332, H335, H341, H351
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+310, P301+312, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P311, P314, P321, P330, P332+313[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Alila kloridoC3H5Cl estas organika kombinaĵo de kloro kaj alila grupo (H2C=CH-CH2-), senkolora, brulema, toksa likvaĵo kun tranĉa kaj malagrabla odoro, uzata kiel kemia reakciaĵo en analizaj sintezoj. Ĝi estas uzata en la produktado de la epiklorohidrino, kiu estas uzata en la fabrikado de plastaĵoj. Ĝi estas alkiligagento, tre taŭga sed danĝera por manipulado.

Klorido de alilo estas malpli densa ol akvo kaj nesolvebla en akvo, do ĝi flosas sur la akvo. Ĝiaj vaporoj estas irital al haŭto, okuloj kaj mukozaj membranoj. Ĝiaj vaporoj estas pli densaj ol aero. Ĝi eksplode kaj ekzoterme reakcias kun acidoj de Lewis (aluminia klorido, bora trifluorido, sulfata acido, ktp) aŭ metaloj (aluminio, magnezia, zinko aŭ galvanizita metalo).

Ĝi estas neakordigebla kun acidoj (nitrata acido, klorosulfonata acido), kun fortaj bazoj (natria hidroksido, kalia hidroksido), kun aziridinoj kaj etilenoduamino. Provoj je benzeno- aŭ tolueno- alkiligoj uzante alilan kloridon en ĉeesto de etilaluminiaj kloridoj rezultas en eksplodojn. Ĝi estas alte brulema kaj neakordigebla kun fortaj oksidigagentoj, acidoj, aminoj, peroksidoj, kloridoj de fero kaj aluminio, aromataj hidrokarbonidoj, ktp.

Alila klorido estis unue produktita en 1857 de la franca kemiisto Auguste Cahours (1813-1891) kaj la germana kemiisto August von Hofmann (1818-1892) reakciigante alilan alkoholon kun PCl3. Modernaj metodoj je preparado preterlasas ĉi-procedon, anstataŭante la relative altkostan fosforan trikloridon per klorida acido kaj katalizilo tia kia la kupra (I) klorido.

Sintezoj

Sintezo 1

propileno+kloroalila klorido+klorida acido

Sintezo 2

  • Preparado per traktado de alilamino kaj kloro:

alilamino+kloroalila klorido+kloramino

Sintezo 3

alila bromido+klorida acidoalila klorido+bromida acido

Sintezo 4

3alila alkoholo+fosfora triklorido3alila klorido+fosfonata acido

Sintezo 5

3alila alkoholo+nitrogena triklorido3alila klorido+nitrata acido+hidrogeno+nitrogeno

Sintezo 6

2 alila alkoholo+2nitrozila klorido2alila klorido+2nitrogena duoksido+hidrogeno

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de epiklorohidrino:

alila kloridoepiklorohidrino

Reakcio 2

  • Preparado de alila alkoholo:

alila klorido+natria hidroksidoalila alkoholo+natria klorido

Reakcio 3

  • Reakcio kun magnezia klorido:

2alila klorido+magnezia hidroksido2alila alkoholo+magnezia klorido

Reakcio 4

  • Preparado de alila izotiocianato:

alila klorido+kalia izotiocianato alila izotiocianato+natria klorido

Reakcio 5

  • Preparado de alilamino:

alila klorido+amoniakoalilamino+klorida acido

Reakcio 6

  • Preparado de alila cianido:

alila klorido+kupra (I) cianidoalila cianido+kupra (I) klorido

Reakcio 7

  • Preparado de 1,5-heksadueno:

2alila klorido+magnezio1,5-heksadueno+magnezia klorido

Reakcio 8

  • Preparado de fenilpropeno:

fenillitio+alila kloridofenilpropeno+litia klorido

Reakcio 9

  • Preparado de alila cianido:

alila klorido+kalia cianidoalila cianido+kalia klorido

Literaturo

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.