Aligor | |
Metropolo kaj universitata urbo | |
Preĝejo en Aligor | |
Lando | Barato |
---|---|
Subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Situo | Aligarh |
- alteco | 178 m s. m. |
- koordinatoj | 27° 53′ 00″ N 78° 08′ 00″ O / 27.88333 °N, 78.13333 °O (mapo) |
Loĝantaro | 667,732 (2001) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 202 001 |
Telefona antaŭkodo | 571 |
Aŭtokodoj | UP-81 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Aligarh | |
Portalo pri Barato | |
Aligor (hindie अलीगढ़, urdue علی گڑھ) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo. Ĝi estas ankaŭ grava industria centro.
Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 1 131 160 loĝantoj.
Geografio
Aligor etendiĝas en la nord-okcidenta parto de la lando sur ebenaĵo. Nov-Delhio troviĝas 140 km-ojn.
Historio
Pli frue loknomo de Aligor estis Kol aŭ Koil. En 1194 ĝi famiĝis pri fortikaĵo. En 1803 la britoj sieĝis la fortikaĵon.
Klimato
Aligor havas subtropikan klimaton kun influo de musono. La somero daŭras de aprilo ĝis junio. Tiam la averaĝa temperaturo estas 28-33 °C. Poste musono sekvas ĝis oktobro. Jare pluvas po 800 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte dum musono. Vintre neniam frostas.
Trafiko
En Aligor aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La urbo ne havas flughavenon, sed estas bonaj aŭtovojoj kaj trajnoj.