Algar de Mesa | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Carlos Escolano Lázaro (AEIAM) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 1° 57′ U (mapo)41.135277777778-1.9580555555556Koordinatoj: 41° 8′ N, 1° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 911 m [+] | ||
Areo | 23,88 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Algar de Mesa [+] | |||
Algar de Mesa estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la lasta municipo de la valo de la rivero Mesa en la Provinco Gvadalaĥaro antaŭ la eniro de la rivero en la Provinco Zaragozo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas algareño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 62 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,6 loĝ/km².
Situo
Algar de Mesa situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la nord-orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 911 m super marnivelo; je 130 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23,88 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°08′07″N 1°57′29″Ok.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 62, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Algar de Mesa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Algar de Mesa kie oni falis al la nunaj 62.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.