Alfredo Kraus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alfredo Kraus Trujillo |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1927 en Las Palmas de Gran Canaria |
Morto | 10-an de septembro 1999 (71-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | pankreata kancero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Patricia Kraus |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • voĉa instruisto |
Alfredo KRAUS TRUJILLO, naskiĝinta la 24-an de novembro 1927 en Las Palmas de Gran Canaria kaj mortinta la 10-an de septembro 1999 en Madrido (Hispanio), estis hispana kantisto kaj instruisto de kantado. Li estas konsiderata unu el la plej bonaj leĝeraj lirikaj tenoroj.
Kraus, filo de aŭstro kaj hispanino, aktivis precipe de 1956 ĝis sia morto. En siaj lastaj jaroj li okupiĝis precipe pri instruado de junaj talentuloj kaj instruis ekzemple al la tenoroj Aquiles Machado (venezuelano), Giuseppe Filianoti (italo) kaj Mario Frangoulis (greko). Li ricevis multajn altajn distingojn.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.