Alfred Tennyson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alfred Tennyson, 1. Baron Tennyson | |||||
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1809 en Somersby | ||||
Morto | 6-an de oktobro 1892 (83-jaraĝa) en Aldworth | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Trinity College • King Edward VI Grammar School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | George Clayton Tennyson vd | ||||
Patrino | Elizabeth Fytch vd | ||||
Gefratoj | Charles Tennyson Turner • Emilia Tennyson • Edward Tennyson • Emily Tennyson • Mary Tennyson • Frederick Tennyson • Horatio Tennyson • George Tennyson • Cecilia Tennyson • Septimus Tennyson • Matilda Tennyson • Arthur Tennyson vd | ||||
Edz(in)o | Emily Tennyson, Lady Tennyson vd | ||||
Infanoj | Hallam Tennyson, 2nd Baron Tennyson • Lionel Tennyson • [Unnamed] Tennyson vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • politikisto • verkisto vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Charge of the Light Brigade ❦ The Lady of Shalott vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alfred, Lord TENNYSON (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1809, mortis la 6-an de oktobro 1892) estis unu el la plej gravaj anglaj poetoj. Li kronitis laŭropoeto.
Tennyson naskiĝis en la vilaĝo Somersby en la angla provinco Lincolnshire kaj estis la filo de pastro. Li estis edukita en privata mezlernejo de la loĝloko Louth kaj en la kolegio Trinity de la universitato de Kembriĝo.
Tennyson eldonis sian unuan poemkolekton en 1830. Kvankam kritikantoj mallaŭdis ĝin kiel tro sentimentala, la poemoj baldaŭ populariĝis.
Unu el liaj plej bonkonataj poemoj, The Lady of Shallott, aperis en dua kolekto en 1833.
En 1850 Tennyson atingis la plej altan pinton de sia kariero, kiel laŭdata poeto post William Wordsworth kaj en la sama jaro li verkis sian majstroverkon, In Memoriam, dediĉitan al amiko de siaj studentaj jaroj, Arthur Henry Hallam. En la sama jaro, Tennyson edziĝis kun Emily Sellwood.
Malfrue en sia kariero Tennyson verkis dramojn, sed liaj teatraĵoj estis malmulte sukcesaj eĉ dum li vivis. Li mortis en 1892.
Reĝino Viktorino estis fervora admiranto de la verkoj de Tennyson, kaj li fariĝis la Barono Tennyson.
Multe da liaj poemoj baziĝis sur klasikaj aŭ mitologiaj temoj.
Listo de verkoj
- The Charge of the Light Brigade
- The Lady of Shallot ("La damo de Shallot")
- In Memoriam A.H.H.
- Ulysses ("Uliso")
- Locksley Hall
- Crossing the Bar
- Tithonus
- The Lotus-Eaters
- Idylls of the King
- Maud
- The Epic ("La epopeo")
Aperis en Esperanto
- La silentaj voĉoj. (The silent voices.) Tradukis Antoni Grabowski. En: El Parnaso de Popoloj, Varsovio 1913, paĝo 26.
- In Memoriam. Tradukis Albert Edward Styler. Eld. British Esperanto Association, Londono, 1914.
|