Alfred Edward Wackrill | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1862 en Royal Leamington Spa |
Morto | 16-an de aŭgusto 1924 (62-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • inĝeniero |
![](../I/1919_Ok_Noveloj.jpg.webp)
Kovrilpaĝo de "Ok Noveloj".
Alfred Edward WACKRILL [ŭakril] (naskiĝis la 11-an de februaro 1862 en Leamington[1], mortis la 16-an de aŭgusto 1924 en Londono) estis angla inĝeniero, membro de la Akademio de Esperanto kaj pioniro de Esperanto en Britio.
Wackrill laboris pri la konstruo de la Tay-ponto en Skotlando kaj estis ĉeftermezuristo en Cejlono.
Li kelkajn jarojn redaktis The British Esperantist ("La Brita Esperantisto"). Lia ĝis hodiaŭ sentebla, plej grava laboro estis tiu de revizia redaktisto de la traduko de la Nova Testamento por la Londona Biblio, kiu tra Plena Ilustrita Vortaro (PIV de 1970, 2002, 2005) ĝis la nuntempo servas kiel grava lingva modelo.
Verkoj (elekto)
- 1907: Korkordanco al la Ekzercaro de L.L. Zamenhof
- 1914: La Venecia Komercisto, traduko el William Shakespeare
- 1919: Ok Noveloj (Arnold Bennett)
- 1920: angla traduko de Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia de L.L. Zamenhof
- Granda manuskripta konkordanco: Zamenhofa Trezorejo (en la Biblioteko de Brita Esperanto-Asocio)
kaj – laŭ Enciklopedio de Esperanto, (1934) – "multe da unuaranga laboro literatura, pedagogia, recenza".
Literaturo
- Ne ind. (= Setälä, Vilho) (1921). Niaj Akademianoj. En: Esperanta Finnlando 1921:1 (jan), p. 4-8
Referencoj
- ↑ Literatura almanako. Paris: Presa Esperantista Societo, 1909-1910
Eksteraj ligiloj
- Libroj Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Alfred Edward Wackrill en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Alfred Edward Wackrill en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.