Alfréd Wellisch | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de majo 1854 en Peŝto | |
Morto | 16-an de decembro 1941 (87-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | École des Beaux-Arts vd | |
Familio | ||
Infanoj | Andor Wellisch vd | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alfréd Wellisch [veliŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wellisch Alfréd estis hungara arkitekto, framasono , mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis vágvecsei [vAgveĉei] ekde 1910.
Alfréd Wellisch naskiĝis la 6-an de majo 1854 en Pest (urbo), li mortis la 16-an de decembro 1941 en Budapeŝto.
Biografio
Alfréd Wellisch devenis el juda familio. Li studis arkitekturon en Karlsruhe, Vieno kaj Parizo. Post siaj studoj en 1881 li malfermis propran arkitekturan kontoron en Budapeŝto, en la sama jaro li aliĝis al la framasonoj. En la sekvaj jardekoj li planadis pli ol 200 imponajn domegojn. Li fondis novan framasonan loĝion en 1892. Li estis ankaŭ signifa mecenato, ekzemple li apogis la Akademion kaj li fondis fondaĵon por studentoj. Lia ĉefa konstruaĵo estis Palaco Wellisch, kie li loĝis.
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
Kelkaj konstruaĵoj de Wellisch
Sidejo Vilao Loĝdomego