Kanopo | |
Stelo | |
Kanopo, fotita de Expedition 6 | |
stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto • astra fonto de ultraviolaj radioj • naviga stelo | |
---|---|
Speco | Supergiganta stelo (tipo B) |
Oficiala nomo | Alfo Karena (Alpha Carinae) |
Aliaj nomoj | Kanopo; Suhel, Suhail, Suhayl, HD 45348, HR 2326, CD−52°914, FK5 245, SAO 234480, HIP 30438, GC 8302 |
Situo | |
Konstelacio | Kareno |
Rekta ascensio Deklinacio - Epoko |
6h 23m 57,1099s -52° 41' 44,378" J2000 |
Distanco el sunsistemo | 310 ± 20 lumjaroj |
Fizikaj ecoj | |
Radiuso | 65 sunradiusoj |
Maso | 8,5 sunmasoj |
Lumeco | 16000 sunlumecoj |
Metalenhavo | 90% rilate al la Suno |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 7350 K |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | F0 Ia |
Absoluta magnitudo | -5,53 |
Videbla magnitudo | -0,72 |
Paralakso | 10,43 ± 0,53 mas |
Moviĝo - Rekta ascensio - Deklinacio |
19,99 mas/jaro 23,67 mas/jaro |
Radia rapido | 20,5 km/s |
Alfo Karena, ankaŭ konata kiel Kanopo (oficiale α Car, latine Alpha Carinae) estas la dua plej hela stelo videbla en la tera ĉielo, post Siriuso; ĝi videblas en la suda duonsfero. Estante la plej hela stelo en la konstelacio Kareno, ĝi ricevis la oficialan nomon Alfo Karena.
La videbla magnitudo de Kanopo estas -0,72.
Temas pri malkutima ekzemplero de supergiganta F-tipa stelo. Rigardita nudokule, ĝi ŝajnas esti blanka, kvankam F-tipaj steloj estas fakte flavec-blankaj.
Videblo
Kanopo neniam videblas en la plejparto de la norda duonsfero, ĉar ĝi havas deklinacion -52° - kio signifas, ke ĝi teorie videblas (sub perfektaj observaj kondiĉoj) nur el lokoj pli sudaj ol Losanĝeleso kaj Ĝibraltaro.
En la suda duonsfero, sude de la latitudo 37°18', ĝi estas ĉirkaŭpolusa stelo - tio okazas, ekzemple, en la aŭstralia subŝtato Viktorio kaj sude de la urboj Aŭklando (Nov-Zelando), Bahía Blanca (Argentino) kaj Valdivia (Ĉilio).
|