KERESZTÚRY Sándor (keresturi ŝa:ndor), Oltyán, Alexandru Olteanu [aleksandru oltjanu] estis hungara/ rumana tradukisto, redaktoro, ĵurnalisto naskita en Sarkadkeresztúr la 27-an de novembro 1897 kaj mortinta en Temeŝvaro la 18-an de januaro 1943.
Biografio
Sándor Keresztúry studis en Nagyszalonta kiel stipendiulo de István Tisza, poste li finis juron. Post la unua mondmilito li loksidiĝis en Oradea kaj kune kun sia edzino Viktória Diamandy li partoprenis la laboron de la asocio "Societatea Cele Trei Crişuri" (Hármas Körös Társaság), kiu intencis plibonigi la hungarajn-rumanajn rilatojn. De 1934 li uzis sian originan rumanan nomon Alexandru Olteanu. De la fino de la 30-aj jaroj li vivis en Temeŝvaro. Li skribis pri hungara literaturo en gazetoj de Bukareŝto, en la Keleti Újság kaj Napkelet li recenzis rumanajn revuojn kaj librojn. En la infanrevuo Cimbora li publikis krom originaj verkoj ankaŭ tradukaĵojn de rumanaj fabeloj kaj poemoj. Li iĝis unu el redaktoroj de la dulingva revuo Aurora de la asocio Cele Trei Crişuri. En la 30-aj jaroj li publikis precipe en gazeto Familia de Oradea.
Verkoj
- Új román költők antológiája (tradukaĵoj, Nagyvárad, 1922);
- Szlávok a háború után (Kolozsvár, 1926).