Alexandre Kojève | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Alexandre Kojève | ||
Naskonomo | Александр Владимирович Кожевников | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1902 en Moskvo | |
Morto | 4-an de junio 1968 (66-jaraĝa) en Bruselo | |
Tombo | Evere vd | |
Lingvoj | rusa • franca • germana • angla vd | |
Ŝtataneco | Francio • Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo • Humboldt-Universitato en Berlino vd | |
Familio | ||
Parencoj | Vasilij Kandinskij vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • universitata instruisto • politikisto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alexandre KOJÈVE (1902 – 1968) estis franca rusdevena filozofo kaj politikisto, kies filozofiaj seminarioj havis grandegan influon sur la franca filozofio, precipe per sia integriĝo de hegelismaj konceptoj en la eŭropa filozofio de la 20-a jarcento. Kiel ŝtatisto en la franca registaro, li estis grava en la formado de la Eŭropa Unio.
Li naskiĝis en riĉa familio en la fino de la Rusa Imperio. Kojève diplomiĝis ĉe Universitato Humboldt de Berlino kaj Universitato de Heidelberg, Germanio. En Heidelberg li doktoriĝis per disertacio pri rusa filozofo Vladimir Soloviev.
Kojève moviĝis al Francio en 1933. Post la Dua Mondmilito li laboris en la franca Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj kiel unu el la ĉefaj planistoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.