Alexandr Sommer Batěk
Persona informo
Naskonomo Alexandr Batěk
Aliaj nomoj Heliar Lešek L. Sommer Alexander Sommer-Batěk
Naskiĝo 14-an de junio 1874 (1874-06-14)
en Prádlo
Morto 6-an de aprilo 1944 (1944-04-06) (69-jaraĝa)
en Liboc
Lingvoj Esperanto ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario Ĉeĥoslovakio
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo kemiisto esperantisto pedagogo verkisto sciencfikcia verkisto instruisto publikigisto gimnazia instruisto adult educator pacifisto
Esperanto
Esperantisto numero 13126

Alexandr SOMMER BATĚK (naskiĝis la 15-an de junio 1874 en Prádlo apud Nepomuk - mortis la 6-an de aprilo 1944 en Prago) estis ĉeĥa kemiisto, esperantisto kaj kreinto de internacia skribo neoglifoj.

Vivokupoj

Kiel esperantisto li postlasis librojn pri seksa vivo por la junularo, pri sia sistemo de monda skribo kaj pri sia klopodo pacigi du konkurencajn ĉeĥajn Esperanto-asociojn (Bohema Unio Esperantista kaj Bohema Asocio Esperantista) antaŭ la unua mondmilito.

Sed li estis grava kaj tre aktiva persono ankaŭ en la vivo de la ĉeĥa nacio. Kiel mezlerneja instruisto de kemio en Plzeň kaj Praha li reformis la ĉeĥlingvan kemian terminologion de Bohuslav Brauner tiel, ke ĝi estu pli logika kaj pli komprenebla por amatoraj uzantoj, kaj tia ĝi validas ĝis hodiaŭ. Li ankaŭ precizigis la atompezon de cerio, okupiĝis pri karbidoj, likvigado de oksigeno kaj aliaj fakaj aferoj. Pri kemio li verkis plurajn librojn.

Li dediĉis sin ankaŭ al botaniko, skoltismo, YMCA, Savarmeo, teozofio, radioaktiveco, verkis pri rubaj akvoj, prostituado, alkoholismo, okultismo, spiritismo, propagandis nomadan instruadon: al la slovakaj ŝafpaŝtistoj li prelegis pri Esperanto, al ciganoj pri ĝusta spirado dum dancamuzo, al soldatoj li ludis pupteatron pri seksuma abstinado.[1]

Li estis ankaŭ pacifisto, liberpensulo, propagandis gimnastikadon kaj hardadon de la korpo.

Verkoj

Batěk eldonadis gazetojn Ilustrované přednášky (Ilustritaj perelegoj), Zájmy všelidské (Interesoj tuthomaraj) kaj Pasigrafie (Pazigrafio).

En Esperanto

  • Rezultato de mia paciga entrepreno (1908)
  • Instruo por gejunuloj pri la seksvivo (1921)
  • Neoglifoj, la monda skribo (1933)

En la ĉeĥa

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.