Alexander Archipenko
Persona informo
Aliaj nomoj Олександр Архипенко, Oleksandr Arĥipenko
Naskiĝo 30-an de majo 1887 (1887-05-30)
en Kievo
Morto 25-an de februaro 1964 (1964-02-25) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj ukraina angla
Ŝtataneco Rusia Imperio Usono
Alma mater Gottlieb Walker Gymnasium Kyiv Art School Nacia Altlernejo de Belartoj
Okupo
Okupo skulptisto pentristo grafikisto ilustristo fotisto kungluisto dezajnisto konstrua desegnisto
Verkoj Queen of Sheba

Alexander ARCHIPENKO, (ukraine: Олександр Порфирович Архипенко, Oleksandr Arĥipenko) (naskiĝis la  30-an de majo 1887 en Kievo, mortis la 25-an de februaro 1964 en Novjorko) estis usona skulptisto de ukraina deveno.

Biografio

Li trejniĝis al pentrado kaj skulptado en Kievo kaj Moskvo de 1902 al 1906. En 1908 li instalis sin en Parizo kie li kontaktiĝis kun avangardaj movadoj, interalie la grupo de kubistoj. Ekde 1910, li ekspoziciis en Salono de Sendependuloj kaj en Aŭtuna Salono. Li disvolvis plastikan esprimmanieron fonditan sur opozicioj de rektaj kaj kurbaj, vertikalaj kaj oblikvaj linioj, de konkavaj kaj konveksaj surfacoj, de malplenoj kaj plenoj. Lia priserĉo pri materioj montriĝas en liaj "skulpto-pentraĵoj" kaj liaj kunmetaĵoj.

En 1913, kvar el liaj verkoj estis prezentitaj en Armory Show en Novjorko.

En 1921 li forlasis Francion por iri en Germanion, poste en Usonon en 1923. Li akiris usonan ŝtatanecon en 1929. En 1933 li ekspoziciis en Ukrainia pavilono en Ĉikago en la kadro de Monda Foiro Century of Progress.

Li estis elektita al American Academy of Arts and Letters (Usona Akademio de Artoj kaj Beletroj) en 1962.

Bibliografio

  • Encyclopédie de l'art, La Pochothèque/Garzanti

vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander Archipenko en la franca Vikipedio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.