Alex Epstein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1980 (43-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Duke |
Okupo | |
Okupo | verkisto • filozofo • etikisto • ekologo |
Verkoj | The Moral Case for Fossil Fuels |
TTT | |
Retejo | http://alexepstein.com/ |
Alexander Joseph EPSTEIN (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1980) estas usona objektivista intelektulo kaj subula membro ĉe la Ayn Rand Institute. Li bakalaŭriĝis pri filozofio ĉe Universitato Duke en 2002. Li kontribuas artikolojn al Capitalism Magazine, kaj liaj verkaĵoj eldoniĝis en variaj gazetoj, kia The Washington Times. Li ankaŭ verkis por The Objective Standard. Liaj verkoj traktas plimulte pri temoj kiel la morala defendo de la profitserĉanta komercisto, la nemoraleco de bestrajtoj, kaj la nevalideco de la teorio de justa milito. Li subtenis la forigon de la nutrotubo de Terri Schiavo kaj defendas propravolan eŭtanazion. Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
En 2011, Epstein fondis la Center for Industrial Progress (Esperantigite Centro por Industria Progreso).
En 2014, Epstein verkis The Moral Case for Fossil Fuels (Esperantigite La Morala Kazo por Fosiliaj Brulaĵoj).
Bibliografio
- "'Just War Theory' vs. American Self-Defense", Yaron Brook, Alex Epstein, The Objective Standard, Vol. 1, No.1, Spring 2006 http://www.theobjectivestandard.com/issues/2006-spring/just-war-theory.asp