Alevoj | |
---|---|
skolo de Islamo | |
Dekduimamismo | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
| |
Religio | |
islamo | |
La alevoj (turke Alevi, el la araba lingvo (علويو تركيا) por "adeptoj de Alijo" (Ali ibn Abi Talib), en la zazaa lingvo: Elewi) estas religia komunumo ekestinta el la ŝijaisma islamo.
Aparta eco de la aleva kredaro estas la ampleksa adoro al Ali ibn Abi Talib (kiu videblas en la noma origino) respektive de la ankaŭ en Ŝijaismo adorataj 12 imamoj, kiuj – krom la 12-a – ĉiuj estis murditaj; la 12-a laŭ la kredo sekrete pluvivus ĝis la reveno. Pro tiu paraleleco la alevoj kunkalkuliĝas inter la ŝijaanoj. Tamen ekzistas gravaj diferencoj al la instruoj de la Ŝijaismo praktikata ekzemple en Irano, aparte en teologiaj konceptoj pri dio kaj kredo, kaj en la praktikado de la kredo. Ankaŭ ene de alevismo ekzistas diferencoj, aparte laŭ la lingva respektive etna deveno de la kredantoj. Aparte multaj alevoj ekzistas en iuj partoj de Turkio, kaj pro la amasa elmigrado de turkoj al Germanio kaj apudaj landoj dum la 2-a duono de la 20-a jarcento ankaŭ tie ekestis fortaj alevaj komunumoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- artikolo "alevitoj – la forgesita parto de islamo" (en la germana) Arkivigite je 2008-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- artikolo "alevitoj estas izoligitaj kiel malplimulto" (en la angla) Arkivigite je 2008-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj de la alevita komunumo ATAG en Germanio (en la germana)
- paĝoj pri la esploro de la alevita kredo (en la turka) Arkivigite je 2014-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
|