Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lev Tolstoj Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj.
Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj
Persona informo
Алексе́й Никола́евич Толсто́й
Naskiĝo 29-an de decembro 1882 (1882-12-29)
en Pugaĉov
Morto 23-an de februaro 1945 (1945-02-23) (62-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Respubliko Rusio Francio Sovetunio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Teknologio vd
Subskribo Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj
Familio
Dinastio Familio Tolstojo vd
Patro Nikolaj Alexandroviĉ Tolstoj vd
Patrino Alexandra Bostrom vd
Edz(in)o Natalia V. Krandievskaya vd
Infanoj Nikita A. Tolstoy Dmitrij Aleksejeviĉ Tolstoj vd
Profesio
Okupo dramaturgo verkisto poeto romanisto verkisto de porinfana literaturo scenaristo sciencfikcia verkisto politikisto vd
Laborkampo porinfana literaturo sciencfikcio dramo sciencfikcia literaturo vd
Aktiva dum 1907– vd
Verkado
Verkoj The Golden Key, or the Adventures of Buratino vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ (n. la10-an de januaro 1883 - m. la 23-an de februaro 1945), rusa verkisto, kies ĉefverko estas nefinita historia romano Petro la Unua (1929-1945). Historiajn temojn li prilaboris ankaŭ en la dramoj Ivano la Terura (1942-1943) aŭ La morto de Danton. Li famiĝis ankaŭ pro siaj scienc-fikciaj verkoj Aelita (1922)[1] kaj Hiperboloido de inĝeniero Garin" (1925). Por infanoj li adaptis la italan libron Pinokjo de Carlo Collodi sub titolo "Ora ŝlosilo aŭ aventuroj de Buratino (1936) kaj priskribis sian infanaĝon kiel La infanaĝo de Nikita (1920). Pri la Oktobra Revolucio en Rusio li verkis romanojn Elmigrintoj (1931) kaj Kalvario (1920-1941).

Interesaĵo

En 1944 membro de "Speciala komisiono pri esploro de cirkonstancoj pri pafmortigo en arbaro de Katin de polaj militkaptitoj fare de germanaj-faŝistaj invadintoj" (tiel nomata Komisiono de Burdenko), estigita de Politburoo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio cele de falsa akuzo de regopovoj de Nazia Germanio pri la masakro de Katin.

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. (eo) P. Fiŝo, Libra Revuo - Akileo reeldonis Aeliton, REGO, p.33-34 n-ro 2 (4) aprilo 2001
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.