Aleksej Nikolajeviĉ Romanov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Алексе́й Никола́евич | |||||
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1904 en Peterhof | ||||
Morto | 17-an de julio 1918 (13-jaraĝa) en domo Ipatjev | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Tombo | Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd | ||||
Religio | Rusa Ortodoksa Eklezio • ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | rusa • angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Alexander Palace • Carskoje Selo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Romanov-Holstein-Gottorp vd | ||||
Patro | Nikolao la 2-a de Rusio vd | ||||
Patrino | Alix de Hesio-Darmstadt vd | ||||
Gefratoj | Olga Nikolajevna Romanova • Tatjana Nikolajevna Romanova • Marija Nikolajevna Romanova • Anastasija Nikolajevna Romanova vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carido Aleksej Nikolajeviĉ Romanov (ruse Алексей Николаевич Романов) (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1904 , mortis la 17-an de julio 1918) estis la heredonto de la Rusia Imperio dum la Rusa Revolucio. Li estus fariĝinta caro Aleksej la 2-a. Li estis la plej juna el kvin infanoj kaj la nura filo de caro Nikolao la 2-a kaj Aleksandra Fjodorovna. Liaj fratinoj estis Olga, Tatjana, Marija, kaj Anastasija.
Li suferis hemofilion. Li genetike heredis la malsanon de sia patrino. La malsano povas esti spurita reen al lia praavino Reĝino Viktoria. Lia patro rezignis la tronon en 1917 kaj lia familio estis ekzilita kaj poste murdita en Jekaterinburgo en 1918. Kiam Aleksej luktis kontraŭ hemofilio, rusa ortodoksa monaĥo nomita Grigorij Rasputin, plej ofte konata kiel Rasputin, resanigis Aleksej-on pli bone ol povus iu ajn kuracisto. Tio eble kaŭzis la murdon de la familio, ĉar ili tiom ŝatis Rasputin-on. Post kiam Rasputin estis murdita, Aleksej kaj lia familio estis murditaj nur du jarojn poste.
En 2000, Aleksej kaj lia familio estis deklaritaj sanktuloj fare de la Rusa Ortodoksa Eklezio.
En 2008 lia korpo estis unu el tiuj trovitaj proksime de la loko kie la familio estis murdita. DNA-aŭtentikigo pruvis ke ĉiuj 5 infanoj de la caro estis mortigitaj.
Vidu ankaŭ
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tsarevich Alexei Nikolaevich of Russia en la baza angla Vikipedio.