Aleksej Miranĉuk | |
---|---|
en 2015 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1995 (28-jaraĝa) en Slavjansk-na-Kubani |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Familio | |
Frat(in)o | Anton Miranĉuk |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Aleksej Miranĉuk aŭ plennome Aleksej Andrejeviĉ Miranĉuk - cirile Алексей Андреевич Миранчук, angle latinliterigata Aleksei Andreyevich Miranchuk - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 17-an de oktobro 1995 en Slavjansk-na-Kubani, do nun estas 28-jara.
Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Lokomotivo Moskvo - samkiel lia ĝemela frato Anton Miranĉuk. Krome Aleksej Miranĉuk samiel la frato ekde la jaro 2015 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi la du fratoj kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "15".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aleksej Miranĉuk – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.