Aleksandro la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Skotoj | |||||
Regado | de la 6-a de julio 1249 ĝis la 19-a de marto 1286 | ||||
Antaŭulo | Aleksandro la 2-a | ||||
Sekvanto | Margareta (disputita) | ||||
Kronado | 13-a de julio 1249 en Scone | ||||
Persona informo | |||||
Alexander III Alasdair mac Alasdair | |||||
Naskonomo | Alaxandair mac Alaxandair (malnovskotgaele), Alasdair mac Alasdair (skotgaele) | ||||
Naskiĝo | 4-a de septembro 1241 en Roxburgh, Roxburghshire | ||||
Morto | 19-a de marto 1286 en Kinghorn Ness, Fife | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | ĉevalfalo vd | ||||
Tombo | abatejo de Dunfermline | ||||
Lingvoj | meza angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Skotlando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dunkeldoj | ||||
Patro | Aleksandro la 2-a | ||||
Patrino | Marie de Coucy | ||||
Edz(in)o | Margareta de Anglio, Yolande de Dreux | ||||
Infanoj | Margaret of Scotland • Alexander, Prince of Scotland • David of Scotland, Prince of Scotland vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksandro la 3-a, Alaxandair mac Alaxandair aŭ Alasdair mac Alasdair (naskiĝis 4-an de septembro 1241, mortis la 19-an de marto 1286) estis reĝo de Skotlando de 1249 ĝis 1286.
Vivo
Aleksandro naskiĝis en Roxburgh kaj estis la sola filo de Aleksandro la 2-a de sia dua edzino Marie de Coucy. Aleksandro la 3-a estis ankaŭ la nepo de Wilhelmo la 1-a. Li fariĝis reĝo je la aĝo de sep kaj estis kronita en Scone sur 13-a de julio 1249.
Heredo
Aleksandro edzigis Margaretan, la filino de la reĝo Henriko la 3-a kaj Eleanora de Provenco, la 26-an de decembro 1251. Ŝi mortis en 1275, post kiam ili havis tri infanojn:
- Maighread Nic Rìgh Alasdair (28-a de februaro 1261 – 9-a de aprilo 1283), kiu edzigis la reĝon Eric la 2-a de Norvegio
- Aleksandro, Princo de Skotlando (21-a de januaro 1264 en Jedburgh – 28-a de januaro 1284); entombigita en la abatejo de Dunfermline
- Davido (20-a de marto 1272 – junio 1281 en la Kastelo de Stirling); entombigita en la abatejo de Dunfermline
La morto de Aleksandro kompletigis la dinastion de la Dunkeldoj, ĉar sia sekvanto estas la filino de reĝo de Norvegio. Margareta, la nepino de Aleksandro kaj la filino de Maighread Nic Rìgh Alasdair, sekvis al la trono en 1249.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander III of Scotland en la angla Vikipedio.