Ἀλέξανδρος ὁ Τραλλιανός (525-605) | |
---|---|
De singularum corporis partium ab hominis coronide ad imum usque calcaneum ..., verko latinigita kaj eldonita en 1533 far Albanus Torinus | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 525 en Traleso, Lidio, Turkio |
Morto | 605 en Romo, Italio |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Bizanca imperio |
Familio | |
Frat(in)oj | Antemio de Tralles • Olympios of Tralles • Metrodorus • Dioscorus of Tralles |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Aleksandro de Traleso (525-605) estis unu el la plej altrangaj grekaj kuracistoj, frato de Antemio de Traleso (474-558), arkitekto de la granda bizanca templo konata kiel Hagia Sofia. Li estis samtempulo de Aecio de Amedo kaj de la poeto Agazias Sĥolastikos.
Li estas menciita de Paŭlo de Egino kaj vivis en la epoko de la romiaj imperiestroj Justino la 1-a (450-527), Justiniano la 1-a (482-565) kaj Justino la 2-a (520-578). En liaj skribaĵoj li kombinis la vastan gamon dela tiama praktika kono kun la medicinaj konoj de la antikvuloj.[1]
Vivo
Aleksandro de Traleso estis filo de iu kuracisto konata kiel Stefano. Krom Antemio, li havis tri aliajn fratojn: Metrodorus, iu gramatikisto, Olympius, iu juristo kaj Dioscorus kiu ankaŭ estis kuracisto. Laŭ la prefaco de lia verko oni scias ke li estis protektito de la patro de iu Cosmas, al kiu li dediĉis sian laboron, kiam maljunaĝe, kaj ne plu kapabla pri praktikado de medicino. La baza edukado estis okazigita en la domo mem.
Ne ekzistis medicinaj lernejoj aŭ trejninstitutoj en la erao de Justiniano, kaj la akademiuloj venis al nenia konkludo rilate al bonintencaj hospitaloj en la 6-a jarcento. Plej probable Aleksandro ricevis la unuajn konojn pri medicino de sia patro mem aŭ alia privata instruisto. Same evidentaĵoj ne elmontras la trejnadon pri anatomion en tiu periodo. Tekstoj pri kirurgio, ekzemple de la verko de Hipokrato "Vundoj en la kapo, frakturoj kaj artikoj" estis neordinaraj en la bizanca medicino. Aleksandro probable lernis pri osto-rebonigo, vundo-suturado, kaŭterizo kaj pri la uzo de anesteziloj (tiaj kiaj la mandragoro kaj la opio kiuj estis la plej ordinaraj) per tio kion ni povas alnomi je lernado pri kirurgio.
La plej gravaj medicinaj aŭtoritatuloj en la 6-a jarcento estis Klaŭdo Galeno (129-210) kaj Dioskorido de Anazarbo (kiu vivis ĉirkaŭ la jaroj 65 kaj 70 AD). Iom surprize, la tre konata figuro de Hipokrato de Kos estis simple neekzistanta. Ĉi neatendita neglekto de la aŭtoritatuloj en la 6-a jarcento rilate al la Patro de la Medicino estis elstarigita en la dokumentoj de Aleksandro ene de tri dekduoj da specifaj tekstoj el la verkaro de Galeno, kaj same li mencias Hipokraton nur pere de Galeno en ĉirkaŭ dudek da instancoj.
Laŭ la erudiciulo k historiisto pri medicino John Freind (1675-1728), Aleksandro estis bonstila, kaj uzante la vortoj mem de Aleksandro, li uzadis ordinaraj esprimoj, kiuj kvankam ne tute elegantaj, ili estis tre signifoplena kaj inteligebla. La germana akademiulo Johann Albert Fabricius (1668-1736) konsideras le Aleksandro apartenis al la sektoj de la metodaj lernejoj, tamen laŭ opinio de John Freind tio ne estas sufiĉe pruvebla pere de la ekzistantaj tekstoj.
Verkaro
- θεραπευτική (Pri terapeŭtiko)
- De singularum corporis partium ab hominis coronide ad imum usque calcaneum, vitiis, aegritudinibus, & injuriis, libri ad unguem facti V., 1533, eldonita de Henricus Petrus
- Alexandri Tralliani medici Libri duodecim, graeci et latini ..., 1556
- Alexandri Aphrodisiensis quae feruntur Problematorum liber III et IIII: ex ..., 1859, Alexander (of Aphrodisias.),Alexander (of Tralles)
- Practica Alexandri Yatros Illustris Grecorum Medici approbatissima: cum optimis declarationibus Jacobi de partibus et Simonis Januensis in margine condecenter situatis, 1522, Alexander (of Tralles), Jacques Desparts, Simon (Genuensis.)
- Traktaĵo pri la febroj.
- Letero pri intestaj vermoj.
Literaturo
- Chalmers’ Biography
- University of Manchester
- Project Muse
- A History of Medicine: Byzantine and Islamic medicine, Plinio Prioreschi
- Medieval Medicine: A Reader, Faith Wallis
- Encyclopedia.com
Vidu ankaŭ
- Oribazo el Pergamo (325-403)
- Aecio de Amedo (502-575)
- John Freind (1675-1728)
- Johann Albert Fabricius (1668-1736)
- Ĝirolamo Mercuriale (1530-1606)
- Aleksandro de Afrodizo (150-216)
- Hipokrato el Kos (460 a. K. - 377 a. K.)
- Aŭlo Kornelio Celso (25 a. K. - 50 AD)
- Galeno el Pergamo (129-216)
- Joannes Actuarius (1275-1328)
- Antemio de Tralles (474-558) arkitekto de la Hagia Sofia
- Paŭlo de Egino (625-690)
- Agatias Skolasticus (530-594) greka poeto kaj historiisto
- Theodor Puschmann (1878-1879) psikiatro kaj verkisto pri la Historio de la Medicino