Aleksandr Sergejeviĉ Karpov | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de marto 1971 en Moskvo | |
Morto | 26-an de oktobro 2002 (31-jaraĝa) en Moskvo | |
Tombo | Nikolo-Arkhangelskoe Cemetery vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | О'Карпов • Шурман vd | |
Okupo | poeto • kantaŭtoro • tradukisto • pentristo • verkisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Aleksandr Sergejeviĉ Karpov, ruse Александр Сергеевич Карпов, artistnomoj: Aleksandr O’Karpov, Ŝurman (naskiĝis la 23-an de marto 1971 en Moskvo, Sovetunio; mortis la 26-an de oktobro 2002) en Moskvo, Rusio) estis poeto, verkisto, tradukisto de poezio kaj kantisto-bardo, ano de artista asocio "32-a de aŭgusto".
Li ankaŭ popularigis keltan kulturon, gvidis keltmuzikan ensemblon Ruadan.
Biografio
Aleksandr Karpov naskiĝis la 23-an de marto 1971 en Moskvo, Sovetunio. Estante 5-jaraĝa li ekstudis muzikon, en 1985 komencis gitarludi.
En 1987 Karpov ekstudis en MPŜU; samtempe li okupiĝis pri muziko, kreadis versaĵojn kaj kantojn.
En 1995 li aliĝis al asocio de junaj bardoj "32-a de aŭgusto" (ruse 32 августа).
Li pereis en Moskvo dum ŝturmo de rusiaj militfortoj post terorisma atako de Nord-Ost.
Je memoro de Karpov en Moskvo estas organizataj festivaloj
Eksteraj ligiloj
- Retejo pri Aleksandr Karpov (ruse)
- Sagao pri brava irlandano O’Karpov (ruse) — humura versaĵo, dediĉita al Karpov
- Amuza filologio (ruse) — kolekto de interesaj faktoj pri problemoj kaj kuriozaĵoj, rimarkitaj de Karpov dum internacia interkomunikado (plejparte pri problemoj rilataj al angla lingvo, kiun oni regule provis uzi kiel internacia)
- Versoj de Karpov (ruse)