Aleksandr Kuprin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Александр Иванович Куприн | |||||
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1870 en Narovchat | ||||
Morto | 25-an de aŭgusto 1938 (67-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Tombo | Literatorskie mostki vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Second Moscow Cadet Corps • Alexandrov Military School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Q15107942 vd | ||||
Infanoj | Ksenia Kuprina vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • piloto • romanisto • scenaristo • poeto • verkisto de porinfana literaturo • prozisto vd | ||||
Laborkampo | prozo vd | ||||
Aktiva dum | 1889–1934 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Duel vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksandr Ivanoviĉ KUPRIN (ruse Александр Иванович Куприн) naskiĝis la 7-an de septembro 1870 (n.s.) en la urbeto Narovĉat, Penza gubernio, Rusia Imperio kaj mortis la 25-an de aŭgusto 1938 en Leningrado, USSR. Li estis granda rusa beletristo kaj verkisto.
Familio
La patro, Ivan Ivanoviĉ Kuprin (1834-1871), estis oficisto. La patrino, Ljubov Alekseevna (1840-1910), apartenis al la fama tatara klano Kulanĉak. La gepatroj havis tri infanojn: Sofia (1861-1922), Zinaida (1863-1934) kaj Aleksandr (1870-1938).
Junaĝo
Post la morto de sia patro Aleksandr orfiĝis, kiam li estis unujaraĝa. La patrino kune kun la gefiloj translokiĝis al Moskvo. Ekde 1876 ĝis 1880 Aleksandr loĝis kaj lernis en Moskva pensionato por orfoj. Poste li studis en Moskva kadeta korpuso. En 1890 li sukcese finis la Aleksandrovan militejon kiel infanteria leŭtenanto.
Ĝis 1894 li militservis en la rusa armeo. Tiun jaron li eksiĝis kaj poste laboris diversloke sen certa profesio.
Literatura agado
Ankoraŭ kiam Aleksandr estis studento de la Aleksandrova militejo aperis lia unua verko La lasta debuto (1889). Poste multaj liaj verkoj estis eldonitaj en kelkaj ĵurnaloj, revuoj ktp.
Elmigrado
Post la Oktobra revolucio okazinta en 1917 Kuprin elmigris al Francio en 1919 kaj loĝis deksep jarojn en Parizo. Ĉi periodo de lia vivo ne estis fruktodona kaj li malmulte tie verkis. Li tre suferis pro nostalgio kaj deziris reveni la patrujon. Li tute kadukiĝis kaj estis grave malsana.
Reveno en Rusion
Printempe de 1937 Aleksandr Ivanoviĉ revenis Rusion kaj tuj eksentis estimon kaj amon de siaj adeptoj kaj legantoj. Li sukcesis publikigi nure eseon Kara Moskvo.
Morto
Aleksandr Kuprin mortis la 25-an de aŭgusto 1938 kaj estis enterigita en Leningrado (nun Sankt-Peterburgo) en la tombejo de Aleksander Nevskij Laŭro apud la tombo de Ivan Turgenev (fama rusa verkisto).
Lia familio
Kuprin estis dufoje edziĝinta. La unua edzino Maria Davidova (ekde 1901) naskis filinon Lidia. Baldaŭ ili eksedziĝis. En 1907 Kuprin edziĝis al E. Heinrich. La gepatroj havis filinon Ksenia.
En Esperanto aperis
- Al-Iso, trad. S. Pŝenickij.
- "Al-Issa" trad. A. Sidorov
- "Olesja"(daŭrigo) trad. Liana Tuĥvatullina Arkivigite je 2009-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Magia tapiŝo. Kolekto de fabeloj, tradukis el la rusa Klara Ilutoviĉ. Eld. Impeto, 2017.
Iuj liaj verkoj
- 1892 — Впотьмах
- 1896 — Молох
- 1897 — Прапорщик
- 1898 — Олеся
- 1900 — На переломе
- 1903 - Белый пудель
- 1905 — Поединок
- 1909—15 Яма
- 1907 — Гамбринус
- 1908 — Суламифь
- 1911 — Гранатовый браслет
- 1913 — Жидкое солнце
- 1917 — Звезда Соломона
- 1929 — Колесо времени
- 1928—32 Юнкера
- 1933 — Жанета
Liaj verkoj en kino
- Первый день (1936)
- Белый пудель (1955)
- Колдунья — (La Sorciere, 1956), ĉefrolis Marina Vlady
- Поединок (1957)
- Анафема (1960)
- Гранатовый браслет (1964)
- Девочка и слон (1969)
- Олеся (1970)
- Шурочка (1982)
- И вот пришёл Бумбо…(1984)
- Любимец публики (1985)
- Яма (1990)
- Гамбринус (1990)
- Брегет (1997)
- Мелюзга (2005)
- Юнкера (телесериал) (2006)
Eksteraj ligiloj
- http://www.kuprin.org/ biografio angle, ruse, germane
- http://kuprin.niv.ru/ Arkivigite je 2009-04-10 per la retarkivo Wayback Machine biografio kaj verkoj ruse
- http://www.kuprin.de/kuprin_beranger.htm Arkivigite je 2010-01-28 per la retarkivo Wayback Machine angle, ruse, germane tekstoj, bildoj, fotoj kaj voĉo de A.Kuprin deklamanta en 1909 profetaĵon de Nostradamus pri 2000 jaro
- http://shult.ucoz.ru/publ/1-1-0-6 muzeo de A.Kuprin en lia patrujo Narovĉat ruse