Aleksander Kwaśniewski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Aleksander Kwaśniewski | |||||
Naskiĝo | 15-an de novembro 1954 (69-jaraĝa) en Białogard | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | pola • rusa • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Gdansko vd | ||||
Partio | Pola Unuiĝinta Laborista Partio • Alianco de Demokrata Maldekstrularo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jolanta Kwaśniewska vd | ||||
Infanoj | Aleksandra Kwaśniewska vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Varsovio vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksander KWAŚNIEWSKI [kvaŝnjevski] (naskiĝis la 15-an de novembro 1954 en Białogard) estas pola politikisto. De 1995 ĝis 2005 li estis Prezidento de Pollando.
Kariero en politiko
Jam en komunisma tempo (de 1985 ĝis 1987) li estis ministro pri junularo sub ŝtatestro Wojciech Jaruzelski. Dum la demokratiiĝo en 1989 li partoprenis flanke de la komunisma partio PZPR la tiel nomatajn rondotablajn-konferencojn kun la opozicia sindikato Solidarność, la katolika eklezio ktp. Post malfondo de la komunisma partio li fariĝis prezidanto de nova socialdemokrata partio SdRP.
En 1995 li venkis en baloto kontraŭ la ĝistiama Prezidento de Pollando Lech Wałęsa, reelekto por pliaj kvin jaroj okazis en 2000. Trian kandidatiĝon ne permesis la pola konstitucio.
Kiam li fariĝis prezidento, li nuligis sian membrecon en SdRP por esti prezidento de ĉiuj poloj. Dum lia oficperiodo Pollando fariĝis membro de NATO kaj de Eŭropa Unio. Bonajn rilatojn li flegis kun ŝtatestroj George W. Bush (Usono), Valdas Adamkus (Litovio), Rudolf Schuster (Slovakio), Václav Havel (Ĉeĥio) kaj (almenaŭ ĝis 2004) Leonid Kuĉma (Ukrainio). Kvankam Kwaśniewski estis sufiĉe populara, lia politiko estis ofte kritikata.
Lia oficperiodo finiĝis en decembro 2005; lia posteulo estas Lech Kaczyński.
Aleksander Kwaśniewski kaj Esperanto
Li estis la Alta Protektanto de 61-a IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Zakopane en 2005 jaro organizita de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
Ordenoj
Antaŭe: | Prezidento de Pollando | Poste: |
---|---|---|
Lech Wałęsa | 1995 - 2005 | Lech Kaczyński |