Alec Guinness | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Alec Guinness | |||||
Naskonomo | Alec Guinness de Cuffe | ||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1914 en Marylebone | ||||
Morto | 5-an de aŭgusto 2000 (86-jaraĝa) en Midhurst | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | hepata kancero vd | ||||
Tombo | Petersfield vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Paddington vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Andrew Geddes vd | ||||
Patrino | Agnes Cuff vd | ||||
Edz(in)o | Merula Salaman vd | ||||
Infanoj | Matthew Guinness vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • aŭtobiografo • ĝenra aktoro • scenaristo • teatra aktoro • televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1934–1996 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La angla aktoro Sir Alec Guinness (Alek Gines) naskiĝis je la 2-a de aprilo 1914 en Londono kaj mortis je la 5-a de aŭgusto 2000 en Midhurst, West-Sussex.
Antaŭ sia kinokariero li jam estis tre sukcesa kiel teatra aktoro, i.a. en la renoma Londona Old Vic Theatre, kie li brilis ekz. en dramoj de Ŝekspiro. La sukcesoj ne forlasis lin, kiam li elprovis sin kiel filmaktoro. Li neniam ligis sin al ĝenroj aŭ rolotipoj, sed reprezentis tute diversajn karakterojn en tute diversaj filmoj. Inter multaj premioj li en 1958 gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The Bridge on the River Kwai. Li ankaŭ estas konata pro la rolo de Obi-Van Kenobi en la film-serio Star Wars.
En 1988 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.
Famaj filmoj
- Great Expectations (Britio, 1947)
- Oliver Twist (Britio, 1948)
- Kind Hearts and Coronets (Britio, 1949)
- The Ladykillers (Britio, 1956)
- The Bridge on the River Kwai (1957) (Akademia Premio por plej bona aktoro)
- Our Man in Havana (Britio, 1960)
- Lawrence of Arabia (Britio, 1962)
- Doctor Zhivago (Usono, 1965)
- Star Wars Episode IV: A New Hope (Usono, 1977)
- The Empire Strikes Back (Usono, 1980)
- Return of the Jedi (Usono, 1982)
- A Passage to India (Britio, 1984)
- Kafka (Usono, 1991)