Aldo Manuzio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1449 en Bassiano, Papa Ŝtato |
Morto | 6-an de februaro 1515 (65-jaraĝa) en Venecio, Venecia respubliko |
Lingvoj | itala • latina |
Loĝloko | Casa Manuzio • Ferrara • Casa Manuzio |
Ŝtataneco | Venecia respubliko • Papa Ŝtato |
Alma mater | Universitato de Ferrara • Universitato de Romo "La Sapienza" |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Maria Torresano |
Infanoj | Paulus Manutius • Marco Manuzio • Antonio Manuzio • Alda Manuzio |
Okupo | |
Okupo | prestipdezajnisto • eldonisto • tutoro • tipografo • presisto • redaktisto |
Aldo Manuzio, kun latina nomo Aldus Pius Manutius (n. 1449 en Bassiano; m. 5-a de februaro 1515 en Venecio), estis itala libropresisto kaj eldonisto.
Vivo
Post studado in Ferrara, Romo kaj Verona, kiam li estis 40, li kreis libroprintejon en Venecio, kies produktoj tute ŝanĝis la vizaĝon de la mondo de la libroj. La Biblioteca Marciana en Venecio estis la plej vasta kolekto de manuskriptoj en la helena (ĝi konstituiĝis post la rabado de Bizanco per la krucmilitistoj en 1204). Kun talentaj kompostistoj, li proponis sin eldoni tiujn manuskriptojn. Li inventis la presilon aldinan kaj eldonis la Aldinlibrojn, aron de malgrandaj (Oktava Formato), relative malmulte kostaj eldonoj de tekstoj el al helena aŭ latina antikveco. Ek de 1494 li eldonis la unuaj printlibrojn kun helenaj literoj. Per tiuj eldonoj Manuzio multe kontribuis al re-malkovro de la antikva literaturo, filozofio kaj scienco.
Manuzio arigis en sia domo multajn erudiciulojn (ili eĉ konstituis sin en Akademion), kiuj zorge kunlaboris en la redaktado de la eldonataj tekstoj. Ĉefaj humanistoj, kiel Ĝirolamo Aleandro, Pietro Bembo, Erasmo, Johannes Reuchlin, estis liaj amikoj.
Ekde 1495, li eldonis kvin librojn el Aristotelo, sekvatajn de verkoj el Teokrito, Aristofano kaj Vergilio, Juvenalo, Petrarko, Marcialo, Tucidido, Sofoklo kaj Herodoto, Eŭripido, Homero, Pindaro kaj Platono. Sed la plej fama eldono estas la libro de Francesco Colonna Hypnerotomachia Poliphili (1499) kun belegaj lignogravuroj. En 1502 li eldonis la Dian Komedion de Danto.
Ankaŭ la uzon de la literoj li ege influis. Tiutempe estis kutime uzi la frakturliterojn, kiuj imitis la skribmanieron de la mezepokaj kopiistoj. Manuzio male elektis tute artemajn literojn, ankaŭ uzatajn hodiaŭ: estas la tiel nomataj aldaj literoj, aŭ "Antiqua". En la eldono de Vergilio en 1501 li ekuzis, kreitan de Francesco Griffo, la kursivan literon (italika).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.liberliber.it/home/index.asp Arkivigite je 2010-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.unostiposduros.com/paginas/estilo1.html Arkivigite je 2005-11-19 per la retarkivo Wayback Machine