Aldeamayor de San Martín | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47162 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 035 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 114 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 31′ N, 4° 38′ U (mapo)41.5118819-4.6394309Koordinatoj: 41° 31′ N, 4° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 705 m [+] | ||
Areo | 53 km² (5 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldeamayor de San Martín [+] | |||
Aldeamayor de San Martín [aldeamaĜOR desanmarTIN] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Aldeamayor de San Martín estas komprenebla etimologie kiel Plejgranda Domaro de Sankta Marteno.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 53,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 789 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste, jam en la 21-a jarcento akiris ĉirkaŭ 4 500 el la 1990-aj jaroj pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 19 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun municipoj Boecillo, Tudela de Duero (eksklavo), La Cistérniga, Tudela de Duero, La Pedraja de Portillo, La Parrilla kaj Portillo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca.
Historio
Estas restaĵoj de Ferepoko, de Romia Imperio kaj de visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, ĉirkaŭ la 14-a jarcento, kiam estis sep setlejoj dependaj de Portillo, el kiuj Aldeamayor estis la plej granda kaj pro tio ricevis la nomon de "Plejgranda Domaro". Karolo la 3-a havigis la titolon de Villa.
En la 19-a jarcento ekzistis tekstila industrio.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado ekzemple pro muelejoj de rubio. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento kaj la ermitejo.