Aldealcorvo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40389 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 18 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 15′ N, 3° 48′ U (mapo)41.243888888889-3.7919444444444Koordinatoj: 41° 15′ N, 3° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 956 m [+] | ||
Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldealcorvo [+] | |||
Aldealcorvo [aldealKORbo] estas municipo en la centroriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Aldealcorvo estas komprenebla etimologie kiel Domaro de la Korvo.
Geografio
Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 6,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 19 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 20 el 1991.
Ĝi distas 50 km de Segovio, provinca ĉefurbo, kaj 10 km de Sepúlveda, distrikta ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Sepúlveda, Condado de Castilnovo kaj San Pedro de Gaíllos.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aldealcorbo aligis la teritorion de la nuligita municipo Consuegra de Murera en la popolnombrado de 1857. Sed en 1973, Aldealcorvo disigis parton de sia teritorio, inklude la domaron Consuegra de Murera, kiu aliĝis al la municipo Sepúlveda.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Marteno.