Aldabra estas la dua plej granda korala atolo. Ĝi estas en la Aldabra Insularo en la Hinda Oceano kiu siavice estas parto de la Eksteraj Insuloj de Sejŝeloj, je distanco de 1,120 km sudokcidente de la ĉefurbo, Viktorio, en la insulo Mahé.
Historio
Historie, la nomo Aldabra estis Al-Hadra aŭ Al-Ĥadra (kun kelkaj variaĵoj), farita el arabaj maristoj[1] pro "la akra, sunfrapita medio de la atolo"; tiu nomo aperis en la portugalaj mapoj de la 16-a jarcento,[2][3] fakte portugalaj navigistoj vizitis la lokon ekzemple en 1511. Tamen la insuloj estis jam konataj de persianoj kaj araboj, el kiuj ili ricevis sian nomon. Meze de la 18-a jarcento, la atolo iĝis dependaĵo de la franca kolonio Reunio, el kiu venis ekspedicioj por la kapto de la Aldabraj gigantaj testudoj (Aldabrachelys).[4]
Geografio
Aldabra atolo estas en la plej sudokcidenta parto de Sejŝeloj, kaj estas pli proksima al la marbordo de Afriko 630 km ol al Mahé. Ĝi estas je 407 km nordokcidente de Madagaskaro kaj 440 km el Moroni en Komoroj. La atolo estas la plej granda levita koralrifo en la mondo kun alteco de 8 metroj; kaj la dua plej granda atolo en la mondo post Kiritimati.[5]
Listo de insuloj
Aldabra atolo havas, krom la kvar plej grandajn insulojn, ĉirkaŭ 40 pli malgrandajn insulojn kaj rokejojn,[6] ĉiujn ene de la laguno, same kiel kelkajn tre malgrandajn insuletojn ĉe la Okcidentaj Kanaloj inter Grand Terre kaj Picard, el kiuj la plej granda estas Îlot Magnan.
- Îlot Magnan 0.032 km².
Pliaj insuloj (nemontrita loko):
- Île aux Cendres
- Îlot Parc
- Champignon des Os
- Grand Mentor
- Grand ÎIot
- Heron Rock
- Hide Island
- Île aux Aigrettes
- Île aux Cèdres
- Îles Chalands
- Île Fangame
- Île Héron
- Île Suacco
- Îlot Déder
- Îlot du Sud
- Îlot du Milieu
- Îlot du Nord
- Îlot Macoa
- Îlot Salade
- Middle Row Island
- Nobby Rock
- North Row Island
- Petit Mentor
- Petits ÎIots
- Pink Rock
- South Row Island
- Table Ronde
Bildaro
- Mapo 1a
- Distrikta Mapo
- Mapo 2a
- Mapo 3a
- NASA foto de Aldabra Atolo
- Aldabra kaj Assumption
- Aera vidaĵo de Aldabra
Notoj
- ↑ Dodd, Jan. (2004) Mauritius, Réunion and Seychelles. Lonely Planet, p. 268–. ISBN 978-1-74059-301-4.
- ↑ Anthony Cheke. Timing of arrival of humans and their commercial animals on the western Indian Ocean oceanic islands. Alirita 27a de Marto 2013.
- ↑ Aldabra Atoll: Aldabra Group. Official website of Tourism department of Seychelles. Arkivita el la originalo je 2021-10-06. Alirita 25a de Marto 2016.
- ↑ "Aldabra Atoll". Unesko. Alirita la 9an de Januaro 2022.
- ↑ SwinglandKlemens 1989, p. 106.
- ↑ List from constitution
- ↑ Malabar the only island that has buildings other than Picard
- ↑ Info on the islands. Arkivita el la originalo je 2016-04-18. Alirita 2022-01-09.
Bibliografio
- Coe, Malcolm James (1998). A Fragile Eden: Portraits of the Endemic Flowering Plants of the Granitic Seychelles. Princeton University Press. pp. 11–. ISBN 978-0-691-04817-8. Alirita la 9an de Januaro 2022.
- Mair, Lyn; Beckley, Lynnath (2012). Seychelles. Bradt Travel Guides. pp. 126–. ISBN 978-1-84162-406-8. Alirita la 9an de Januaro 2022.
- Swingland, Ian Richard; Klemens, Michael W. (1989). The Conservation Biology of Tortoises. IUCN. pp. 105–. ISBN 978-2-88032-986-0. Alirita la 9an de Januaro 2022.