Alconera | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | Zafra-Río Bodión | ||
Poŝtkodo | 06393 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Marco Antonio Morales Jaramillo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 758 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 24′ N, 6° 29′ U (mapo)38.3972763-6.476699Koordinatoj: 38° 24′ N, 6° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 516 m [+] | ||
Areo | 32,7 km² (3 270 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alconera [+] | |||
Alconera [alkonEra] estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 758 loĝantoj sur areo de 32,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km². Alconera aŭ Halconera signifas en la hispana "falkejo".
La loĝantoj nomiĝas Alcotrosos. La censita populacio en 2007 estis de 735 loĝantoj.
Situo
Alconera estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 516 m; je 85 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 32,7 km².
Ekonomio
La ĉefa ekonomia agado estas la agrikulturo krom la elfosado de natura ŝtono, ĉefe granito. Antikve oni dediĉis sin ankaŭ al la elfosado kaj prilaborado de marmoro.
Parto de la ekonomio baziĝas ankaŭ sur nova fabriko de cemento kiu, ege poluas kaj ne helpis la disvolvigon de la vilaĝo, ĉar oferas malmulte da laborlokoj.
Festoj
La patrono de la vilaĝo estas Sankta Petro de Verono, kies feston oni celebras la 29a de aprilo.