Alconada | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 140 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 55′ N, 5° 22′ U (mapo)40.911388888889-5.3633333333333Koordinatoj: 40° 55′ N, 5° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 829 m [+] | ||
Areo | 21,26 km² (2 126 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alconada [+] | |||
Alconada estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Peñaranda. Alconada estas tradukebla etimologie al Limoŝtono (aŭ tereno inter limoŝtonoj) el vorto "arcón" tiusignife kaj posta evoluo pro kontaĝo de la vorto "halcón" (falko). Similan etimologion havas la loĝloko Arconada (Provinco Burgos).
Ĝia municipa teritorio estas formata de du loĝlokoj Alconada kaj San Vicente, okupas totalan areon de 21,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 160 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.