Albrecht Altdorfer (1480-1538) | |
---|---|
Sankta Jeronimo, la pentofaranto (1507) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1480 en Altdorf (Malsupra Bavario) Germanio |
Morto | 12-a de Februaro 1538 en Regensburgo Germanio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Erhard Altdorfer |
Okupo | |
Okupo | pentristo • arkitekto • iluministo • gravuristo • kuprogravuristo • Konstruestro |
Verkoj | La Batalo de Aleksandro ĉe Iso Susanna and the Elders Nativity of the Virgin Legend of Saint Florian |
Albrecht Altdorfer (1480-1538), Altdorf (Malsupra Bavario), 1480 - Regensburgo, en la 12-a de Februaro 1538) estis germana gravuristo, pentristo kaj arkitekto. Unu el la plej notindaj reprezentantoj de la Skolo de Danubo[1]. Li estis influita de Albrecht Dürer (1471-1528) kaj Lucas Cranach la Maljuna.
Biografio
Li estis filo de la gravuristo "Ulrich Altdorfer", naskiĝis probable en Regensburgo, kie li akiris civitanecon en 1505. Poste, li aktivigis kiel membro de la konsilantaro kaj majstro de la laboroj de la urbo. Li perlaboris ĉefe la urbodefendojn kontraŭ la turkaj atakoj, kvankam li ankaŭ sin dediĉadis al ĉiutagaj taskoj, same kiel la konstruado de vinprovizejoj kaj de la urbobuĉejo (1527). En 1528, li rifuzis la postenon de magistratestro, kiun la civitanaro lin oferis.
Edziĝinta de 1513, li vidviĝis en 1532. En 1533, li partoprenis en la Municipa Konsilantaro, kiu brakumis la luteranismon kiel oficiala religio de la urbo Regensburgo. Li mortis en 1538, kiel riĉa kaj respektata civitano, kaj estis enterigita en la preĝejo de la Aŭgustenoj, en sia naskiĝurbo.
Verkoj
Altdorfer estis unu el la unuaj eŭropaj pentristoj kiu uzis la pejzaĝon kiel aŭtonoma temo por la esenco de sia laboro. Li miksis planojn, homajn figurojn kaj la dekoracion, krom oferi kosman perspektivon al siaj pentraĵoj. La batalo de Aleksandro la Granda en Iksos (1529, Klasika Pinakoteko de Munkeno), estas rigardata kiel unu el liaj majstroverkoj. La temo de la venko de Aleksandro la Granda sur Dario la 3-a servas kiel pravigo por ilustri ia mondan panoramon radike novan. La pentraĵoj de Altdorfer, en tiu epoko, resonante la samtempajn malkovrantojn, same kiel Nikolao Koperniko, prezentas je la unua fojo ian konveksan mondon, kie la centro de la universo ne plu estas la Tero, sed la Suno. Oni diras ke li pentris plurajn portretojn, kvankam nur unu supervivis lin, kaj troviĝas en la Muzeo Thyssen-Bornemisza, en Madrido. Li lasis plurajn lignogravuraĵojn, tiel kiel serion da 40 sur la Pasio de Kristo (1513), inspirita en la Malgranda Pasio de Durero.
Artgalerio
Altaro de Sankta Sebastiano, Alta Aŭstrio, Prioreco de Sankta Floriano La batalo de Aleksandro la Granda kontraŭ Dario la 3-a, la persa reĝo (1529) La Krucumo de Kristo (1515-1516), Kaselo La Krucumo de Kristo (1526), Berlino Kristo en la Monto de Olivarboj, Alta Aŭstrio, Prioreco de Sankta