Alberto Santos-Dumont | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alberto Santos-Dumont | |||||
Naskiĝo | 20-an de julio 1873 en Santos Dumont | ||||
Morto | 23-an de julio 1932 (59-jaraĝa) en Guarujá | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Mortis per | pendumo vd | ||||
Tombo | Cemitério de São João Batista vd | ||||
Lingvoj | portugala • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo • Francio vd | ||||
Alma mater | Colégio Culto à Ciência vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Henrique Dumont vd | ||||
Patrino | Francisca de Paula Santos vd | ||||
Gefratoj | Luiz Dumont vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | piloto • Inventories of American Painting and Sculpture • balonisto • sciencisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alberto SANTOS-DUMONT [aŭbertŭ santŭz dumon] (naskiĝis la 20-an de julio 1873 en tiama Santa Luzia do Rio das Velhas (hodiaŭ Santos Dumont), kaj mortis la 23-an de julio 1932 en Guarujá, San-Paŭlo, Brazilo) estis inĝeniero kaj inventinto de aviadilo. Grandan parton de sia vivo li pasigis en Parizo, kie ekzemple li en 1898 estis inter la fondintoj de la nacia aviada klubo Aéro-Club de France, kies fondon ĉefe motoris la esperantisto kaj teknikisto Ernest Archdeacon.
Santos-Dumont skribis kelkajn verkojn, inter ili Dans l’Air ("En la aero", 1904) kaj O que eu vi, o que nós veremos ("Kion mi vidis, kion ni vidos", 1918), kaj krom stireblaj balonoj lia plej fama inventaĵo estas 14 bis. Li kontribuis al la popularigo de brakhorloĝoj por viroj, ĉar pli praktikaj por la tiamaj flugpioniroj; ĝis tiam la brakhorloĝo, inventita de Patek Philippe, estis uzata nur de virinoj, kiel juvelo.
Li estas konsiderata la dua okupanto de la Seĝo 38 de la Brazila Beletristika Akademio, kvankam li ne enoficiĝis. Santos-Dumont sinmortigis 59-jaraĝa. Laŭdire li estis profunde ĉagrenita pro la uzo de aviadiloj en sangaj bataloj de la brazila Pro-Konstitucia Revolucio en 1932 (pri kiu oni povas legi ankaŭ en Historio de Brazilo).
Pro liaj faroj, la Aera Klubo de Parizo donis al li diversajn honoraĵojn, kiel monumenton en Saint-Cloud, kiu reprezentas la legendan Ikaro en bronza statuo.
Eksteraj ligiloj
- Brazila Beletristika Akademio (Brazil-portugale) - Oficiala paĝo.
- Brigole, A.. (1945) Santos-Dumont: La Aeropioniro.
- Santos Dumont. (2020) Miaj Balonoj/ Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos. ISBN 978-65-861-8206-4.
- Lunazzi, Jozefo J. (Marto 2000). “Alberto Santos Dumont”, Brazila Esperantisto (310), p. 7–8.
- Lunazzi, Jozefo J. (Februaro 2001). “Alberto Santos Dumont (Dua parto)”, Brazila Esperantisto (314), p. 24–25.