Alberto FRANCO (En Esperanto-medio Alberto Franko) naskiĝis en Seviljo (Sevilla, suda Hispanio) la jaron 1965. Li aŭtodidakte gustumis sian unuan esperanto-gramatikon en 1980 kaj movadaniĝis unu jaron poste ĉe la vigla Asociación Sevillana de Esperanto, grava referenco en la hispana movado dum la okdekaj jaroj. De 1985 li serioze (sed malofte) verkadis en esperanto, nur rakontojn kaj novelojn. Li aniĝis al la tiama HEJS (Hispana Esperanta Junulara Societo) kaj fariĝis ties prezidanto en 1987, okaze de la jubilea kongreso en Madrido. Li rapide kunfandiĝis en la tiama literatura etoso kun aliaj junaj elstaraj verkistoj, kiel Francisco Javier Moleón, Albert Reyna aŭ María José Quesada. La tiel nomata Hispana Opo aperigis siajn fruajn rakontojn kaj novelojn en la kompilado Pandemonio (Málaga, 1987). En tiu opa verko elstaras La enĉerkigito, kie, laŭ Jorge Camacho, videblas la inspiro de García Márquez kaj Borges. Tiu Opo estis antaŭanto aŭ eĉ ĝermo de la posta kaj pli sukcesa Ibera Skolo, al kiu aliĝis aliaj aŭtoroj kiel Liven Dek, Miguel Fernandez, Jorge Camacho kaj Gonçalo Neves. En 1992 ili kune aperis en la literatura revuo Iltis-Forumo, kie Alberto Franco publikigis 'Skizo pri Sensolva Enketo', majstra verketo kunfandanta la universojn de Melville kaj Lorca. En Sferoj 8 (Santander, 1993) aperis 'Linie-antaŭen', kie, laŭ Abel Montagut, Franco elpintas kiel majstra kurtisto: 15 fragmentoj kun diversaj proponataj legordoj, kiuj malfermas novajn perspektivojn pri la utilo de la propra pensado kaj legado. Li estis aktiva kunlaboranto, ne nur pri literaturo sed ankaŭ pri politiko, en esperantaj publikaĵoj kiel Monato (gazeto), i.a. la novelo Eŝafodo (Monato, 1993, n-ro 1). En julio 1994 li publike kabeis dum prelego en la Londona Esperanto-klubo pro seniluziiĝo pri la esperanta movado en Hispanio. Interalie, estinte vicprezidanto de HEF (Hispana Esperanto-Federacio) li devis demisii pro subtenado de la struktura sendependo de la kataluna movado disde la Hispana Federacio.