Alberto Aquilani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de julio 1984 (39-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Edz(in)o | Michela Quattrociocche |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | futbalisto • sporta trejnisto |
Alberto Aquilani (prononco [alˈbɛrto akwiˈlani]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 7-an de julio 1984 en Romo, do nun estas 39-jara. Ekde la jaro 2009 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la angla klubo Liverpool FC, post antaŭaj profesiecoj interalie en la teamoj AS Roma (kie li ankaŭ aktivis en junulaj teamoj), Juventus Torino kaj AC Milano.
Krome Alberto Aquilani ekde la jaro 2006 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-15-, sub-16-, sub-17-, sub-19-, sub-20- kaj de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Alberto Aquilani – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.