Albert Péter
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1932 (1932-06-26) (91-jaraĝa)
en Mătișeni
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo koreografo

Albert PÉTER [pe:ter] estas rumania hungara koreografo. Li naskiĝis en Mătişeni la 26-an de junio 1932.

Kariero

Albert Péter akiris diplomon de bazlernaja instruisto en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (1951), poste pri rusa lingvo en Universitato Bolyai de Kluĵo (1955). Li instruis en pluraj lernejoj, estis inspektoro pri edukado. Kun sia popoldancensemblo de liceo Székely Mikó Kollégium de Sfântu Gheorghe li havis 500 spektaklojn enlande kaj eksterlande.

Publikaĵoj

Libro

  • Bokréta dancteatraĵoj kune kun Szilveszter Mihálycsa kaj muzikinstruistoj Árpád Dancs, Géza Aracsi, 1975

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.