Albert Kövessy
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de oktobro 1860(nun 1860-10-06)
en Hungario Kótaj (Hungario)
Morto la 21-an de decembro 1924
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro teatra reĝisoro teatrestro

Albert Kövessy [koveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövessy Albert estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro, dramaturgo. Lia familia nomvarianto estis Kövesi [koveŝi].

Albert Kövessy naskiĝis la 6-an de oktobro 1860 en Kótaj, li mortis la 21-an de decembro 1924 en Budapeŝto.

Biografio

Albert Kövessy devenis el juda familio. Li lernis en Nagyvárad, sed jam en 1877 li debutis en Teatro de Kolozsvár. Liaj pli gravaj teatraj aktoraj-reĝisoraj stacioj estis:

En 1895 li establis propran teatran trupon, tio debutis en Sátoraljaújhely (1895–1896), poste la trupo prezentis spektaklojn en Óbuda (1898–1900), Kecskemét (1900–1905), Pécs (1905–1911), Ungvár (1911–1912). En 1912 li pensiuliĝis, tamen inter 1913 kaj 1916 li estis teatrestro en pluraj urboj de Supra Hungarujo, poste dramaturgo de Teatro Magyar. En 1924 li kolektis monojn por apogi emeritajn aktorojn. Li verkis aŭ tradukis plurajn operetojn kaj teatraĵojn.

Elektitaj teatraj roloj

  • Franz von Suppé: Boccaccio - Lambertuccio
  • Albert Kövessy: Számi - Goldstein
  • I. Földes: Hivatalnok urak - Róth

Elektitaj dramaturgaj verkoj

  • A primadonna (1893)
  • A vigécek (1896)
  • A gólem (1917)

Elektitaj tradukitaj teatraĵoj

  • O. Walter: Don Caesar (opereto)
  • Carl Zeller: A csavargó (opereto)
  • Adolf Goldfäden: Sulamith, Jeruzsálem leánya (opero)

Lia filma rolo

  • Doktor úr (1916)

Elektitaj kompanianoj de Kövessy

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.