Albert Kálmán Kőrössy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Kőrössy Albert Kálmán | ||
Naskonomo | Neumann Albert | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1869 en Szeged | |
Morto | 21-an de aprilo 1955 (85-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando vd | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Albert Kálmán Kőrössy [kOroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőrössy Albert Kálmán estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Neumann ĝis 1891, lia posta familia nomvarianto estis Kőrösi. Lia nobela antaŭnomo estis királyhalmi ekde 1903.
Albert Neumann[1] naskiĝis la 18-an de junio 1869 en Szeged, li mortis la 21-an de oktobro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
Albert Neumann (baldaŭ Albert Kálmán Kőrössy) devenis el riĉa juda familio, sed li katolikiĝis en aĝo 16. Li akiris arkitekturan diplomon en 1891, li studis laŭvice en Reĝa Teknikuniversitato József, Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo kaj de:Königlich Technische Hochschule. Post hejmenveno li laboris en arkitektura ateliero de Alajos Hauszmann. En 1895 li memstariĝis, tamen inter 1897-1900 li laboris kune kun Artúr Sebestyén. Dum la 1-a mondmilito li projektis kazernon. Ekde 1926 li projektis kun alia arkitekto. Kőrössy vendis sian vilaon en 1948 pro la evidenta tuja ŝtatiĝo. En 1951 li estis deportita al Érd.
Li edziĝis en 1902, lia edzino naskis 2 filinojn. Ambaŭ filinoj disidis dum la frua socialismo, kiujn la vidvina patrino sekvis dum la Hungara revolucio de 1956.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- propra vilao (Budapeŝto, 1899-1900)
- gimnazio (Marosvásárhely, 1903-1905)
- loĝdomo (Budapeŝto, 1904-1905)
- ferbetona ponto (tiam la plej longa aperturo en la mondo) (Temeŝvaro, kunarkitekto, 1908)
- gimnazio (Budapeŝto, 1908)
- gimnazio (Budapeŝto, 1909-1911)
- loĝdomo (Budapeŝto, 1912)
- Vilao Dayka
- Gimnazio, nun pedagogia biblioteko kaj muzeo
- Gimnazio en Budapeŝto
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla lasta)