Albert Guðmundsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Albert Sigurður Guðmundsson | ||||
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1923 en Rejkjaviko, Reĝlando Islando | ||||
Morto | 7-an de aprilo 1994 (70-jaraĝa) en Rejkjaviko | ||||
Lingvoj | islanda vd | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Alma mater | Skerry's College vd | ||||
Partio | Sendependecpartio, Burĝpartio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Brynhildur Hjördís Jóhannsdóttir (1926—2006) | ||||
Infanoj | Helena Þóra (1947), Ingi Björn (1952), Jóhann Halldór (1958) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | futbalisto • politikisto • futbala trejnisto vd | ||||
Aktiva dum | 1943– vd | ||||
| |||||
En TTT | www.althingi.is/altext/cv/is/?nfaerslunr=15 (islande) | ||||
Financministro | |||||
Dum | 26-a de majo 1983 – 16-a de oktobro 1985 | ||||
Antaŭulo | Ragnar Arnalds | ||||
Sekvanto | Þorsteinn Pálsson | ||||
Industriministro | |||||
Dum | 16-a de oktobro 1985 – 24-a de marto 1987 | ||||
Antaŭulo | Sverrir Hermannsson | ||||
Sekvanto | Þorsteinn Pálsson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Albert.
Albert Guðmundsson (Albert Sigurður Guðmundsson; 5-a de oktobro 1923—7-a de aprilo 1994) estis la unua islanda profesia futbalisto, kaj ludis interalie por Arsenal (la dua nebrita ludisto de Arsenal) kaj AC Milan. Poste li estis politikisto kaj ministro.
Familio
Liaj gepatroj estis Guðmundur Gíslason (1900—1935) kaj Indíana Katrín Bjarnadóttir (1904—1989). Lia edzino: Brynhildur Hjördís Jóhannsdóttir (1926—2006), gefiloj: Helena Þóra (1947), Ingi Björn (1952), Jóhann Halldór (1958).
Politika agado
Albert estis devigita rezigni el sia ministra ofico en 1987 pro financaj aferoj. Sekve li forlasis la Sendependecpartion kaj fondis novan partion, la Burĝpartion. Albert estis tre sendependa politikisto kaj estis pli populara ĉe voĉdonantoj ol ene de la Sendependecpartio. La Burĝpartio estis sukcesa dum sia unua balotado kaj ricevis 10,9% de la voĉoj. Albert forlasis la parlamenton en 1989, kaj en sekvinta balotado en 1991 la partio ne ricevis la minimuman nombron de voĉoj por unu parlamentano.
Post sia politika kariero li servis kiel ambasadoro en Francio.
Memoro
Jónas Jónsson skribis biografion pri Albert Guðmundsson, t. e. lia futbalista kariero, en 1957.