Albert Fert | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Albert Fert | |||||
Naskiĝo | 7-an de marto 1938 (86-jaraĝa) en Karkasuno | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Parizo vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Scienca Fakultato de Parizo • Supera normala lernejo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Charles Fert vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • universitata instruisto • scienca esploristo vd | ||||
Laborkampo | fiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Albert FERT, naskita la 7-an de marto 1938 en Carcassonne), estas franca fizikisto. En 2007 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko "por la malkovro de la Giganta Magneta Rezistanco, kune kun Peter Grünberg[1].
Biografio
Fert studis ĉe École Normale Supérieure de 1957 al 1962. En 1970 li doktoriĝis pri fiziko ĉe universitato Paris-Sud, pri ecoj de elektron-transporto en nikelo kaj fero. Poste li estris esplorgrupon en la laboratorio pri solid-fiziko en Orsay.
En 1988 lia teamo malkovris la gigantan magnetan rezistancon (GMR), kiun Peter Grünberg sendepende malkovros kelkajn monatojn poste. La malkovro baziĝis sur la malkovro de la tunel-efika magneta rezistanco en 1975, fare de Michel Jullière. Ambaŭ malkovroj estas la bazo de la nuntempa tekniko pri magnetaj diskoj.
Albert Fert estas profesoro de universitato Paris-Sud en Orsay de 1976 kaj scienca direktoro de komuna laboratorio de la franca scienca esplor-centro CNRS kaj la franca teknologia grupo Thales de 1995.
En 2006/2007 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Biografio ĉe CNRS
|