Albeno, proksimume en 1835.

Albeno ( angle : Albany ) estis distrikto en la sud-afrika Orienta Kablando. Graham-Urbo (Grahamstown) estis tradicie la administra ĉefurbo, kultura centro kaj plej granda urbo de la Albena Distrikto. La areo antaŭe estis konata kiel la "zuurveld" (acida kampo) de migrintaj buraj terkultivistoj en la malfrua 18-a jarcento, kaj ĝi situis proksime de la limo inter la Kabkolonio kaj la tradiciaj kosaj teroj en la oriento. La britaj pioniroj de 1820 estis agemaj por koloniigi kaj terkultivi la distrikton kaj donis al ĝi iu el ĝia karakteriza loka kulturo. La ANC-registaro kunfandis Albenon kun la granda kosa urbeto de Alice kiel municipa areo de Kakadu-Distrikto.

Historio

Generalo Jacob Glen Cuyler, la "landodrosto" (distrikta magistrato) de la Distrikto Ujtenhage, nomis la areon inter la Dimanĉo- kaj Fiŝo-riveroj "Albany" laŭ Albeno en lia hejma Novjorko. Albeno iĝis la celo por la pioniroj de 1820 de la novaj britaj mastroj de la Kabkolonio. Ĝi akceptis unu el la plej grandaj ondoj de britaj enmigrintosetlantoj al Sudafriko, kaj la evoluo de Albeno estis mejloŝtono en la formado de la brit-afrikaj homoj. Graham-Urbo, Bathurst, kaj Port Alfred iĝis gravaj vilaĝoj en Albeno sekvante la alvenon de la pioniroj de 1820.

Demografio

Kun la escepto de Alice-Urbeto, la regiono estas superrege brit-afrika kaj bura (471 844 loĝantoj - ekskludante tiuj kiuj ne estas registritaj en vilaĝoj aŭ urboj) Arkivigite je 2009-04-26 per la retarkivo Wayback Machine. Tiu aspekto ofte estas nerimarkita, ĉar kiel tutaĵo la orient-kablanda loĝantaro estas superrege kosa.

Geografiaj karakterizoj

Rhodes-universitata tereno, Graham-Urbo.

La distrikto estas parto de la kampara landinterno preter Port Elizabeth. Albeno ekologie ege gravas pro sia unika indiĝena vegetaĵaro, konsistanta el abundaj kaj albenaj veprejoj. Tiuj ĉi konstituas ekoregionon kaj biodiverseco-varmpunkton de densa arbustaro, enhavante multajn endemiajn specio. Botanike ĝi estas parto de la pli granda Kablanda Flaŭra Regiono.

La marborda zono estas mezvarma, vintra-pluva areo, kun jaraj precipitaĵoj de 500 ĝis 700 mm kaj supre. Pli fore en la landinterno, la tereno estas plejparte seka karuo kaj herbejoj kun grandaj komercaj bienoj. Malgraŭ la aridaj landinternoj, la Dimanĉa kaj Fiŝa riveroj subtenas ampleksan irigaciitan terkultivadon. Ili estas provizitaj per akvo de la Oranĝo.

Kulturo

Graham-Urbo daŭre estas grava kultura centro. Ĝi estas hejmo al la Nacia Arto-Festivalo kaj al la Rhodes-Universitato (nomita laŭ Cecil Rhodes, grava sed kontestita kolonia politikisto de la brit-afrika historio). Tiu universitato estas la aŭtoritato pri la sud-afrika angla lingvo. La urbo, fondita de John Graham en 1812, estis tradicie la ĉefurbo de la Albena Konsilantaro [1].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 33° 18′ S 26° 32′ O / 33.300 °S, 26.533 °O / -33.300; 26.533 (mapo)

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.