Albatrossi ("albatroso") estas unu de la plej konataj kanzonoj de Juha Vainio. Ĝin aranĝis Jaakko Salo. Vainio publikigis ĝin en 1981. La baza ideo estas tio, ke oni devas agi por ke la revoj realiĝu. Temas pri tio, ke oni ne forlasu revon el la infaneco, kvankam tiu revo ne realiĝis en la infanaĝo. En la peco Vainio kantas pri sia eksa lernejamiko, kiu finigis la lernejiron 15-jara kaj fariĝis maristo. Laŭ la kanto tian homon oni povas kompari kun albatroso, kiu flugas longtempe neripozante.
Eksteraj ligiloj
- la kanzono en la retejo YouTube (finne)
- kantoteksto en la finna (elŝutebla en formato PDF)
- kaj gitaraj akordoj, ambaŭ el la retejo tablyrics.com (finne)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.