Tiu ĉi artikolo temas pri nacio en sudorienta eŭropo. Por aliaj signifoj bonvolu rigardi Albano

albana lingvoislamo sunaismo sufiismo Bektaŝismo kristanismo katolikismo ortodoksismo Ŝijaismo

Albanoj
Shqiptarë
Skanderbeg · Ali Paŝao
Muhammad Ali · Lekë Dukagjini
loĝanto loĝantaro etno
orient-eŭropanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Albanio Albanio3 385 000
Kosovo Kosovo1 700 000
Grekio Grekio825 000
Nord-Makedonio Nord-Makedonio509 000
Germanio Germanio233 000
Italio Italio200 000
Svislando Svislando200 000
Usono Usono114 000
Serbio Serbio100 000
Svedio Svedio35 000
Montenegro Montenegro31 000
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando30 000
Lingvo(j)
albana lingvo
Religio
precipe sunaisma islamo, alie katolikismoortodoksismo
Ilustracja
Virinoj en albanaj naciaj kostumoj
Marubi photograph man and woman from Elbasan.jpg
Virino kaj viro en albanaj naciaj kostumoj

Albanoj estas nacio vivanta en sudorienta Eŭropo. Antaŭuloj de la hodiaŭaj albanoj estas laŭ iuj teorioj hindoeŭropaj iliroj (sed ekzistas ankaŭ teorioj pri traka aŭ alia deveno de la albanoj). En la 5-a kaj la 6-a jarcentoj tra la sama teritorio trairis visigotoj, hunoj kaj ostrogotoj, en la frua mezepoko rivalis pri ĝi bizanca imperio, turkoj, bulgaroj kaj serboj. En 1468 estis subpremita 15 jaroj daŭranta rezisto subgvide de heroo Skanderbeg kaj la teritorio de la hodiaŭa Albanio fariĝis parto de Osmanida imperio. En 1881 turka armeo subpremis la unuajn klopodojn je sendependeco de la lando, post balkana milito ĉi tie en la jaro 1913 estiĝis princlando - Albanio, sed certa parto de la albanoj restis ekster ties teritorio. Ilia nombro hodiaŭ faras ĉirkaŭ 8 milionoj, ili vivas plimulte en Albanio, en Kosovo kaj en apudaj teritorioj de Nord-Makedonio, Grekio kaj la centra Serbio. Ilia lingvo estas la albana, kio estas memstara hindoeŭropa lingvo.

Inter signifaj albana personecoj apartenas batalintoj el la 15-a jarcento kiel ekz. Skanderbeg, plu verkisto Ismail Kadare, pentristo Ibrahim Kodra, komponisto Simon Gjoni, portanto de Nobel premio Ferid Murad, olimpika atleto Klodiana Shala, romkatolikisma misiistino Patrino Teresa kaj papo Klemento la 11-a. PLuaj bone konataj unuopuloj estas ministeria prezidanto de Osmanida imperio Ferhat Pasha, kaj Muhammad Ali (paŝao), vicreĝo de Egiptio. John Belushi kaj lia frato Jim Belushi havis albanan devenon, tiuj transloĝiĝis en Usonon post la Dua Mondmilito. Usona aktorino Eliza Dushku estas ankaŭ filino de albana patro kaj dana patrino.

Rilataj temoj

Granda Albanio

Povus interesi vin

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.