Alba | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of Aragon | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44395 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 187 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 1° 21′ U (mapo)40.6187451-1.3455814Koordinatoj: 40° 37′ N, 1° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 974 m [+] | ||
Areo | 69,534097 km² ( 695 3.4 097 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Alba [ALba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.
Geografio
Ĝi estas (trans la rivero Jiloca) okcidente de Torrelacárcel kaj la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330. La urba kerno staras je 974 m super marnivelo.
Historio
![](../I/AlbaCastillo.jpg.webp)
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
La strategia lima loko de la areo estis tialo por kastelo, kies ruinoj restas.
Aktualo
Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Alba oni malaltiĝis el 786 en 1930-aj jaroj ĝis nunaj 184 loĝantoj.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ruinoj de la kastelo ktp.