UTC−08 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de ok horoj al la Universala Tempo Kunordigita. Ĝi uziĝas en la okcidenta parto de Norda Ameriko kaj en kompare malgranda parto de Centra Ameriko: tutjare en insulo Klarjono (la plej okcidenta de la Insuloj Revillagigedoj), kaj de oktobro ĝis aprilo en Baja California, la norda parto de la duoninsulo Suba Kalifornio de Meksiko. Krome la horzono aplikatas tutjare en la insulo Klipertono (apartenanta al Francio) kaj la Pitkarna Insularo (apartenanta al Britio) en la Pacifika Oceano.
Teritorio (sen konsidero de somera tempo)
- Francio
- Kanado
- Brita Kolumbio (parte)
- Nordokcidentaj Teritorioj (parte)
- Jukonio (Jukona Norma Tempo)
- Meksiko
- Usono
- Idaho (parte)
- Kalifornio
- Nevado
- Oregono (parte)
- Vaŝingtonio
- Britio
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.