Alarmbremso estas instalaĵo per kiu oni povas haltigi veturilon, elektran aparaton aŭ maŝinon en okazo de danĝero.
Trajnoj, tramoj kaj metrooj
La plej konata por la ĝenerala publiko estas la alarmbremsilo en la trajno, tramo aŭ metroo, per kiu ĉiu povas haltigi la veturilon en okazo de danĝero. Misuzo de tiu bremsosistemo regule okazas, sed estas punebla. Ĝi ne estas aparta bremsilo, sed speciala funkciigo de la normala bremsilo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.