Alajos Sajósy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sajósy Alajos |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1836 |
Morto | 24-an de majo 1901 (64-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Alajos Sajósy [alajoŝ ŝajOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sajósy Alajos estis hungara pentristo, instruisto.
Alajos Sajósy [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1836 en Gyöngyös, li mortis la 24-an de majo 1901 en Eger.
Biografio
Alajos Sajósy studis en privata lernejo de Jakab Marastoni en Pest (urbo), arta akademio de Munkeno (1857-1859), Akademio de Belartoj de Vieno (1860-1861), Bruselo, Venecio. Hejmenveninta li vivis ĝismorte en Eger. Krom la pentrado li instruis desegnadon en la cisterciana gimnazio de Eger inter 1868 kaj 1895. Li pentradis plej ofte ekleziajn bildojn, pli malofte portretojn.
Elektitaj pentraĵoj
- Senmakula Sankta Maria (1865, seminario de Eger)
- Apoteozo de Sankta Kruco (ĉefaltara bildo de Preĝejo Sankta Kruco (Ózd)
- Ĉielenpreno de Maria en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Miskolc)
- Sankta Anna en Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Jászapáti)
- Gardanĝelo (1866, preĝejo de Aldebrő)
- Hungaraj sanktuloj en preĝejo de Jászalsószentgyörgy
- Ferenc Deák, József Samassa, Lajos Kossuth (portretoj)
- La maljuna porkopaŝtisto (ĝenro)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.