Alain Maury
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1958 (1958-01-01) (66-jaraĝa)
en Pompey
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Liceo Henriko Poincaré École nationale supérieure Louis-Lumière
Okupo
Okupo astronomo malkovrinto de asteroidoj

Alain J. MAURY estas franca astronomo naskiĝinta en 1958. En sia junaĝo, li loĝis en Frouard kaj lernis dum la 1970-aj jaroj en la liceo Henri Poincaré de Nancy.

Li malkovris la periodan kometon 115P/Maury, la neperiodan kometon C/1988 C1 (Maury-Phinney), kaj plurajn asteroidojn. Notindaj malkovraĵoj estas la apolona asteroido 3838 Epono kaj la amoraj asteroidoj 5370 Taraniso kaj 11284 Beleno.

Li partoprenis al la programo OCA-DLR Asteroid Survey (ODAS), kiu permesis la malkovron de multenombraj objektoj inter oktobro 1996 kaj aprilo 1999.

De 2003, Alain Maury kaj sia edzino Alejandra mastrumas sian propran observatorion apud San Pedro de Atacama en Ĉilio, malfermita al la vizitantoj.

La asteroido 3780 Maury ricevis lian nomon en lia honoro.

Malkovritaj asteroidoj : 9
3838 Epona27-a de novembro 1986
4404 Enirac2-a de aprilo 1987
4482 Frèrebasile1-a de septembro 1986
4558 Janesick12-a de julio 1988kun J. Mueller
5370 Taranis2-a de septembro 1986
11284 Belenus21-a de januaro 1990
21001 Trogrlic1-a de aprilo 1987
120452 Schombert6-a de julio 1988
152188 Morricone27-a de aŭgusto 2005kun F. Mallia

Vidu ankaŭ

  • Kategorio:Malkovrita de Alain Maury

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.