Aladár Vendl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1886 en Ditrău |
Morto | 9-an de januaro 1971 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Frat(in)oj | Mária Vendl • Miklós Vendel |
Parencoj | Ferenc Schafarzik Endre Dudich |
Okupo | |
Okupo | geologo • hidrologo • sedimentologist • petrographer |
VENDL Aladár estis hungara geologo, universitata profesoro, ano de la Hungara Scienca Akademio, laŭreato de Kossuth-premio. Li naskiĝis en Ditró la 18-an de novembro 1886 kaj mortis en Budapeŝto la 9-an de januaro 1971. Lia frato estis Miklós Vendel.
Biografio
En 1904 Aladár Vendl ekstudis en la fakon pri biologio-kemio en Universitato de Budapeŝto. Post 1906 li pristudis mineralogion kaj geologion. Li finis tion en 1908 kaj li iĝis helpasistanto en instituto de mineralogio-geologio, en 1910 asistanto. En 1912 li estis geologo de Geologia Instituto, inter 1921–27 en la geologisekcio. En 1914 li iĝis privatprofesoro pri teknika geologio. Dum la unua mondmilito li soldatservis en fronto, poste pasigis tri jarojn en militkaptiteco. En 1926 oni nomumis lin vic-, en 1927 ordinara profesoro en la teknikuniversitato. Li estis dufoje dekano (1933–34 kaj 1935–36), en la 1940–41-a lernojaro rektoro.
Ĉefaj verkoj
- A Velencei-hegység geológiai és petrográfiai viszonyai (Földtani Intézet Évkönyve, XII. Bp., 1914);
- A magyarországi riolittípusok (Bp., 1927);
- Geológiai kirándulások Budapest környékén (kun Schafarzik Ferenc, Bp., 1929);
- A kiscelli agyag (Földtani Intézet Évkönyve, XXIX., 1932);
- A Börzsöny hegység néhány löszéről (Mathematikai és Természettudományi Ért., 1935);
- Ásványtan (I–II., kun Mauritz Béla, Bp., 1942);
- Geológia (I–II., Bp., 1952);
- A százéves Magyarhoni Földtani Társulat Története (Műszaki Tudománytörténeti Kiadványok, Bp., 1958)
Bibliografio
- Bidló G.: Dr. V. A. emlékezete (Földtani Közlöny, 4. sz.);
- Vitális György: Dr. V. A. (Hidrológiai Közlöny, 1971. 7. sz.);
- B. L.: Dr. V. A. akadémikus (Bányászat, 1971. 5. sz.); Szádeczky-Kardoss Elemér: V. A. (Magy. Tud., 1971. 7–8. sz.).